Bernardo Provenzano

Bernardo PROVENZANO (n. la 31-an de januaro 1933 - m. la 13-an de julio 2016) estis membro de la sicilia mafio (Cosa Nostra) kaj oni suspektis ke li estis la ĉefulo (kapo) de la Corleonesi, mafia frakcio kiu devenis de la urbo Corleone, kaj de fakto capo di tutti i capi (estro de ĉiuj estroj) de la tuta sicilia Mafio ĝis sia aresto en 2006.

Bernardo Provenzano
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1933 (1933-01-31)
en Corleone
Morto 13-an de julio 2016 (2016-07-13) (83-jaraĝa)
en Ospedale San Paolo
Mortokialo urinvezika kancero
Lingvoj itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Okupo
Okupo krimulo
vdr

Lia kromnomo estis Binnu u tratturi (en sicilia lingvo, esperante "Binnie la traktoro") ĉar, laŭ vortoj de unu informanto, "li faligas homojn."