Bernhard Henrik Crusell

Finnlanda klarnetisto kaj muzikisto

Bernhard Henrik CRUSELL (naskiĝis la 15-an de oktobro 1775 en Uusikaupunki, mortis la 28-an de julio 1838 en Stokholmo) estis finnlanda muzikisto. Lia naskiĝurbo (svede Nystad) situas en Finnlando, kiu ĝis 1809 estis parto de la Sveduja regno, kaj li plej multe laboris en Stokholmo, la ĉefurbo de Svedujo. Finnlando konsideras lin unu el la pioniroj de sia muzika vivo.

Bernhard Henrik Crusell
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1775 (1775-10-15)
en Uusikaupunki
Morto 28-an de julio 1838 (1838-07-28) (62-jaraĝa)
en Stokholmo
Tombo tombejo de Solna
Lingvoj finnaitalagermanafrancasveda
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo komponisto • klarnetisto • aŭtobiografo • tradukisto
vdr

Li komencis ludi klarneton kvarjaraĝe, kaj rimarkita de loka bienulo kiu prezentis lin al armea orkestrestro, la juna virtuozo estis dungita. Baldaŭ li iĝis regimenta orkestrestro en Stokholmo, kie li loĝis dum sia tuta posta vivo.

En 1795 li unue ludis en solo, kaj de 1801 ĝis 1833 li estis unua klarnetisto de la kortega orkestro. Li vojaĝis al Berlino, Parizo, Peterburgo ktp., kaj tie donis koncertojn kaj gajnis famon.

Li komponis tri klarnetkonĉertojn, kvaropojn kun klarneto kaj klarnetduopojn. Liaj plej ampleksaj komponaĵoj estas la opero Den lilla slafvinnan (La eta sklavino) kaj muziko por la poezia rakonto Frithiofs saga de Esaias Tegnér. Li estas la unua finna komponisto, kies verkoj estis eldonataj.

Ĉiujare en Uusikaupunki okazas muzikfestivalo nomata Crusell-semajno. Ĝia specialaĵo estas muziko por lignaj blovinstrumentoj.

Eksteraj ligiloj redakti