Bernhard (Theodor Henry) MINETTI [benhat mineti] (naskiĝis la 26-an de januaro 1905 en Kijlo, mortis la 12-an de oktobro 1998 en Berlino) estis germana aktoro.

Bernhard Minetti
Persona informo
Naskonomo Bernhard Theodor Henry Minetti
Naskiĝo 26-an de januaro 1905 (1905-01-26)
en Kiel
Morto 12-an de oktobro 1998 (1998-10-12) (93-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Doroteurba tombejo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Infanoj Hans-Peter Minetti • Jennifer Minetti
Okupo
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • aktorokantistomuzikisto
vdr

Dum sia longa aktora kariero li brilis ĉefe per komplikaj karakteraj roloj. Krom en klasikaj dramoj li ekde la 1950-aj jaroj ofte aperis en verkoj de modernaj dramistoj, ekz. Samuel Beckett, Friedrich Dürrenmatt, Bertolt Brecht kaj Thomas Bernhard kaj en filmoj.

En la jaro 1985 li publikigis siajn memorojn: Erinnerungen eines Schauspielers.

Li estas la patro de la geaktoroj Hans-Peter Minetti kaj Jennifer Minetti.

Listo de filmoj redakti

  • Berlin - Alexanderplatz (Germanio, 1931)
  • Der Kaiser von Kalifornien (Germanio, 1936)
  • Es (Germanio, 1966)