Bernhard Vogel

germana politikisto

Bernhard VOGEL [fogl] (naskiĝinta en la 19-a de decembro 1932 en Göttingen) estas germana politikisto.

Bernhard Vogel
Persona informo
Bernhard Vogel
Naskiĝo 19-an de decembro 1932 (1932-12-19) (91-jaraĝa)
en Göttingen, Provinco Hanovrio,  Germana Regno
Lingvoj germana vd
Loĝloko Speyer vd
Ŝtataneco GermanioGermana Regno vd
Alma mater Munkena universitatoUniversitato de Hajdelbergo • Maximiliansgymnasium München • Landgraf-Ludwigs-Gymnasium vd
Partio Kristandemokrata Unio de Germanio vd
Familio
Patro Hermann Vogel vd
Gefratoj Hans-Jochen Vogel vd
Infanoj sen valoro vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en BonnoMajencoErfurto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La ŝatata politikisto en 1988.

Vivo redakti

La pli juna frato de Hans-Jochen Vogel studis en Munkeno kaj Heidelberg sociologion, historion, makroekonomikon kaj politikan sciencon. Deĵorante kiel docento ĉe la universitato de Heidelberg, li engaĝiĝis ekde 1963 ĉe la Kristandemokrata Unio de Germanio.

De 1965-67 li estis deputito de la Federacia Parlamento kie li okupiĝis pri altlernejrilataj aferoj, antaŭ ol iĝi landa politikisto. Inter 1967-76 li estis ministro pri edukado en Rejnlando-Palatinato kaj transprenis samloke en 1974 la oficon de Helmut Kohl kiel landa partiestro. En 1976 li iĝis ministroprezidento. Kiam en la 1988-a jaro elektitis frakciestro Hans-Otto Wilhelm (sia kontraŭulo ene de partio), li demisiis.

Nova kariero en Turingio redakti

En 1992 li reaperis sur la politika scenejo kiel ministroprezidento de Turingio sekvante Josef Duchac. Fokusoj plej gravaj fariĝas teritoria reformo, rekonstruo de justico kaj administracio kaj instigado de ekonomia evoluo en la nova federacia lando. Post la elektoj de 1994 li formis koalicion kun la socialdemokratoj pro la fakto, ke la ĝistiamaj partneroj, la Liberaluloj, jam ne havis seĝojn en la Turingia Landa Parlamento.

En septembro de 1999 lia partio sukcesis gajni la plejmulton da voĉoj povante regi nekoalicie. En novembro 2000 li transdonis post 7 sukcesegaj jaroj la oficon de partiestro kaj demisiis en 2003 kiel de multaj tre ŝatata politikisto. Lia posteulo kiel ministroprezidento fariĝis Dieter Althaus.

Novaj defioj redakti

En 2012 Vogel ekprelegadis ĉe la seminario NRW School of Governance de la universitato de Duisburg-Essen.

Verkoj redakti

  • Bernhard Vogel / Hans-Jochen Vogel: Deutschland aus der Vogelperspektive. Eine kleine Geschichte der Bundesrepublik. 2. eldono, Herder, Freiburg (Breisgau) 2007, ISBN 978-3-451-29280-4.
  • kun Günther Nonnenmacher: Mutige Bürger braucht das Land, Herder, Freiburg im Breisgau 2012, ISBN 978-3-451-32589-3.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Ministroprezidanto de TuringioPoste: 
Josef Duchač19922003Dieter Althaus
Antaŭe:Ministroprezidanto de Rejnlando-PalatinatoPoste: 
Helmut Kohl19761988Carl-Ludwig Wagner