La Berniera krekoMadagaskara kreko, Anas bernieri, estas specio de anaso de la tipa genro Anas. Ĝi estas endemia de Madagaskaro, kie ĝi troviĝas nur laŭlonge de la okcidenta marbordo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Berniera kreko
Berniera kreko
Berniera kreko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Specio: A. bernieri
Anas bernieri
(Hartlaub, 1860)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu anaso estas 40 al 45 cm longa, kaj estas ĉefe tutbruna kun rimarkinda nigra makuleco, plej forta ĉe flankoj kaj brusto. Ĝi havas nigran speguleton, kaj ties beko estas rozgriza kaj iomete subenturnita. Estas iome malfacile distingi inter masklo kaj ino ĉar ili aspektas ege simile unu al alia, malkiel ĉe multaj anasoj.

Ili preferas mangrovejojn kaj rare lasas sian habitaton kie ĝi favoras malfermajn neprofundajn flakojn kaj lagetojn, preferinde salecajn. Ili tendencas manĝi senvertebrulojn, plantomaterialon kaj insektojn. Ili nestumas en arbokavaĵoj, ĉefe ĉe mangrovo.

Nune la Berniera kreko estas minacata de formorto. Estas nur ĉirkaŭ 1,500 restantaj en la mondo. La ĉefa tialo ke tiuj anasoj estas formortontaj estas ĉar ties natura habitato, nome mangrovejoj, estas detruataj por akiri lignon kaj nafton.

La Durrell Wildlife Conservation Trust estas entreprenanta sukcesan reproduktan programon ekde 1995, post malsukcesa klopodo de 1993, pro kaptado de kvar anasoj, kiuj rezultis ĉiuj esti maskloj.

La nomo omaĝas la francan kuraciston J A Bernier.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti