Berniklo

La BernikloKolringa ansero (Branta bernicla) estas birdospecio de la genro de brantoj de la familio de Anasedoj. Ĝin karakterizas la tutnigra kapo inter anseroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Berniklo
Malhelventraj bernikloj
Malhelventraj bernikloj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Branto Branta
Specio: B. bernicla
Branta bernicla
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto, specioj kaj subspecioj redakti

 
Bernikloj vintrantaj ĉe Vadmaro, Germanio

La BernikloKolringa ansero (Branta bernicla) estas malgranda ansero longa kaj kun mallonga, fortika beko. Ĝi estas 55 – 66 cm longa, kun enverguro de 106 – 121 cm kaj pezo de 0.88 - 2.2 kg.[1][2][3] La subvosto estas tute blanka, kaj la vosto estas nigra kaj tre mallonga (la plej mallonga inter ĉiuj anseroj).

 
Branta bernicla - MHNT

La specio estas dividata en tri subspecioj:

  • Malhelventra berniklo Branta bernicla bernicla (Linnaeus, 1758)
  • Palventra berniklo Branta bernicla hrota (Müller, 1776) (foje konata ankaŭ kiel Helventra berniklo en Eŭropo, kaj kiel Atlantika branto en Nordameriko)
  • Nigra branto Branta bernicla nigricans (Lawrence, 1846) (foje konata ankaŭ kiel Pacifika branto en Nordameriko)

Kelkaj pruvoj per DNA sugestas, ke tiuj formoj estas genetike distingaj; dum oni proponis disigon en tri separatajn speciojn, tio ne estis ankoraŭ amplekse akceptita, ĉar aliaj pruvoj subtenas retenon kiel ununura specio.

 
Nomiga subspecio Malhelventra berniklo, Branta bernicla bernicla
 
Du ekzempleroj montrantaj la kontrastan blankan subvoston

La korpo de la Malhelventra formo estas preskaŭ uniforme malhelgrizbruna ĝenerale, la flankoj kaj ventro ne tre pli palaj ol la dorso. La kapo kaj la kolo estas nigraj, kun malgranda blanka makulo en ĉiu flanko de la kolo. Ili reproduktiĝas en marbordoj de Arkto de centra kaj okcidenta Siberio kaj vintras en okcidenta Eŭropo, kun ĉirkaŭ duono de la populacio en suda Anglio, kaj la resto inter norda Germanio kaj norda Francio.

La Palventra berniklo aspektas nigrecbruna kaj helgriza. La korpo havas diversajn nuancojn de grizbruna ĝenerale, la flankoj kaj ventro estas multe pli palaj ol la dorso kaj montras markatan kontraston. La kapo kaj kolo estas nigraj, kun malgranda blanka maulo en ĉiu flanko de la kolo. Ili reproduktiĝas en Lando de Francisko Jozefo, Svalbardo, Gronlando kaj nordorienta Kanado, kaj vintras en Danio, nordorienta Anglio, Irlando kaj la marbordo de Atlantiko en Usono el Majno al Georgio.

La Nigra branto aspektas nigrecbruna kaj blanka. Tiu formo estas tre kontraste nigrablanka birdo, kun uniforme malhelnigrecbruna dorso, similkoloraj subaj partoj (kun malhela koloro etende pleje ĉe la dorso inter la tri formoj) kaj elstara blanka flankomakulo; ĝi havas ankaŭ pli grandajn blankajn kolmakulojn, formante preskaŭ kompletan kolumon. Ili reproduktiĝas en nordokcidenta Kanado, Alasko kaj orienta Siberio, kaj vintras ĉefe en okcidenta marbordo de Nordameriko el suda Alasko al Kalifornio, sed ankaŭ kelkaj en orienta Azio, ĉefe en Japanio.

La aziaj populacioj de la Nigra branto estis iam konsiderataj separata subspecio orientalis baze sur pli palaj supraj partoj; tamen, ĝi estas ĝenerale nune konsiderata ke tio ne ĝustas.

Oni proponis kvaran formon (konata diverse kiel Griza branto, Intermeza brantoGrizventra branto), kvankam oni ne faris formalan subspecian priskribon ĝis nun, por populacio de birdoj reproduktantaj en centra arkta Kanado (ĉefe en la Insulo Melville), kaj vintranta en the Puĝeta Fjordo en la amerika okcidenta marbordo ĉe la limo inter Usono kaj Kanado. Tiuj birdoj estas intermezaj laŭ aspekto inter la Nigra branto kaj la Palventra branto, kaj havas brunajn suprajn partojn kaj grizajn subajn partojn, kio havigas malpli da kontrasto kun la blanka flankomakulo. Ĉar tiu populacio montras miksajn karakterojn, oni proponis anksu, ke, pli ol esti separata subspecio, ĝi estas fakte rezulto de interreproduktado inter tiuj du formoj.

Aspekto de la Malhelventra berniklo redakti

 

La Berniklo (nomiga subspecio) grandas 55–60 cm; ĝi estas la plej malgranda kaj nigra el la maraj anseroj. Ties ventro estas griza, ne tiom nigreca kiom ĉe la Nigra branto kaj pli malhela ol ĉe la Helventra berniklo.

La kapo, kolo, brusto estas nigraj; la kapo malgranda, la kolo longa; la dorso estas malhele brunecgriza senstrieca. Blanka makulo sur la kolo vidiĝas kiel kolringo: tiu estas malpligranda ol tiu de la Nigra branto sed iom pli granda ol ĉe la Helventra berniklo. En flanko estas hela strieco pli malgranda ol ĉe la aliaj subspecioj. La suba vosto estas tre blanka kaj tre kontraste.

La junbirdoj ne havas tiun helan makulon.

Konduto redakti

 
Berniklo en defenda sinteno montrante la blankan kolumon

Ĝi flugas grupe, rapide, senorde; nutroserĉas tage kaj nokte ĉe malprofundaj maroj.

Vivloko redakti

Krom la kovada tempo, tiu holarktisa birdo vivas sur la maro. Ĝi ŝatas la marbordajn akvojn, tajdajn riverdeltojn kun marherbo (Zostera marina, Ulva ktp.).

Dum lastaj jardekoj, ĝi ekuzis agrikulturajn terojn mallongdistance interne, kie manĝas etende herbon kaj vintrajn cerealojn. Tio povas esti kutimmo lernita per sekvo al aliaj specioj de anseroj. Ankaŭ manĝopremo povas esti ankaŭ grava por konduki al tiu ŝangzo, ĉar la monda populacio kreskis al 400,000-500,000 meze de la 1980-aj jaroj, eble atingante ŝarĝokapablon de estuaroj. En la reprodukta sezono, ĝi uzas malaltan humidan marbordan tundron kaj por reproduktado kaj por manĝado. Ĝi nestas sur rokoj, tundro. La nesto estas bulforma, kovrita per herbo kaj lanugo, en alta loko, ofte sur malgranda lageto.

La Berniklo estas specio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

Referencoj redakti

  1. Brant, Life History, All About Birds - Cornell Lab of Ornithology. Allaboutbirds.org. Alirita 2011-10-18.
  2. Brent Goose. Oiseaux-birds.com. Alirita 2011-10-18.
  3. CRC Handbook of Avian Body Masses by John B. Dunning Jr. (Editor). CRC Press (1992), ISBN 978-0849342585.

Literaturo redakti

  • BirdLife International (2004). Branta bernicla. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Kriterioj kial tiu specio estas Malplej Zorgiga
  • Wildfowl de Madge kaj Burn, ISBN 0-7470-2201-1
  • Shields, G. F. (1990). Analysis of mitochondrial DNA of Pacific Black Brant. The Auk 107: 620-623.
  • Syroechkovski, E. E., Zöckler, C. & Lappo, E. (1998). Status of Brent Goose in northwestern Yakutia, East Siberia. Brit. Birds 91: 565-572.

Kromaj legadoj redakti

  • Bergmann, Hans-Heiner, Helmut Kruckenberg & Volkhard Wille (2006): Wilde Gänse - Reisende zwischen Wildnis und Weideland, G. Braun Verlag, Karlsruhe
  • Madsen, J., G. Cracknell & Tony Fox (1999): Goose Populations of the Western Palearctic, Wetlands International, Wageningen.
  • Rutschke, Erich (1997): Wildgänse: Lebensweise - Schutz - Nutzung. Parey, Berlin, ISBN 3-8263-8478-4
  • Bergmann, Hans-Heiner, Martin Stock & Birgit ten Thoren (1994): Ringelgänse - arktische Gäste an unseren Küsten. - Aula, Wiebelsheim
  • Detlev Singer, Die Vögel Mitteleuropas, Kosmos Naturführer
  • Madge, Steve, Hilary Burn (1989): Wassergeflügel, Parey Verlag, Hamburg/Berlin
  • S. M. Uspenski: Die Wildgänse Nordeurasiens, Westarp Wissenschaften-Verlagsgesellschaft, Hohenwarsleben 2003, Nachdruck der 1. Auflage von 1965, ISBN 3-89432-756-1

Identigo redakti

  • Ebels, E. B. (1997) Identification of brent geese: a new feature. Dutch Birding 19(5): 232-236 (diferenco en ventrokoloro inter la diversaj formoj)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti