Bertalan KUN, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kun Bertalan estis hungara pastro, kalvinana episkopo. Lia nobela antaŭnomo estis ’’kókai’’.

Bertalan Kun
Persona informo
Naskiĝo 21-an de januaro 1817 (1817-01-21)
en Felsőnyárád
Morto 28-an de septembro 1910 (1910-09-28) (93-jaraĝa)
en Debrecen
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Kun Béla
Okupo
Okupo kalvinana pastro
vdr

Bertalan Kun [1] naskiĝis la 21-an de januaro 1817 en Felsőnyárád. Li mortis la 28-an de septembro 1910 en Debrecen.

Biografio redakti

Bertalan Kun frekventis lernejojn ĉefe en Miskolc, poste li estis ordinara instruisto. Ekde 1836 éi lernis teologion en Sárospatak. poste li estis pastro. En 1843 li edziĝis (baldaŭe pro vidviĝoj li ankoraŭ dufoje edziĝis). En 1845 li iĝis eklezia subnotario, post 4 jaroj li jam estis pastro en Miskolc. Li estis elektita eklezia ĉefnotario en 1860, kalvinana episkopo en 1866. En 1892 li ricevis ŝtatan premion.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  1. ’’A keresztyén pap. Jellemrajza a papi hivatásnak...’’ (1842)
  2. ’’Egyházi szónoklattan’’ (1855)
  3. ’’Ima, és egyházi beszéd a Bató Eszter harang felavatásakor’’. (1866)
  4. ’’Halotti beszédek és imák mélt. id. Szathmáry Király Pál úr felett’’ (1879)

Fontoj redakti