Bertel Thorvaldsen

Bertel THORVALDSEN (naskiĝinta en la 19-a de novembro 1770 en Kopenhago, mortinta la 24-a de marto 1844 samloke) estis dana skulptisto de la t.n. Ora epoko. Krom la italo Antonio Canova li estas konsideratala plej grava skulptisto de klasikismo.

Bertel Thorvaldsen
Persona informo
Naskonomo Albert Bertel Thorvaldsen
Naskiĝo 19-an de novembro 1770 (1770-11-19)
en Kopenhago
Morto 24-an de marto 1844 (1844-03-24) (73-jaraĝa)
en Kopenhago
Tombo Thorvaldsen Museum
Lingvoj dana
Loĝloko Kopenhago • Grønnegade • Vingårdstræde
Ŝtataneco Danio
Alma mater Reĝa Dana Akademio de Arto
Subskribo Bertel Thorvaldsen
Familio
Infano Carlo Thorvaldsen
Okupo
Okupo skulptisto • dezajnisto
Verkoj Jason with the Golden Fleece
Christus
Lion Monument Lucerne
Monument to Prince Józef Poniatowski in Warsaw
Nicolaus Copernicus Monument in Warsaw
Tomb of Pius VII
vdr
Thorvaldsen, pentrita de Johan Vilhelm Gertner.
Jazono-skulptaĵo, famiginta la artiston en Italio.

Vivo redakti

La filo de islanda lignoskulptisto laboranta sur kopenhagaj ŝipfarejoj, jam kiel 11-jaraĝulo komencis en la dana ĉefurbo studadon. En la 1795-a jaro li ricevis post serio da aliaj premioj stipendion por studvojaĝo al Romo. Tien li iris du jarojn poste.

Li kopiis antikvajn skulptaĵojn kaj ekis en 1802/03 figuron de Jazono, kio famigis lin rapide. Antaŭ ĉio junaj skulptistoj serĉis lian proksimecon kunlaboronte en lia ateliero, el kiuj menciindas Christian Daniel Rauch, Emil Wolff kaj Reinhold Begas. Silento, harmonio, noblaj konturoj, severaj kaj modestaj formoj ligas sin ĉe li al idealo de klasika, ofte milde transfigurita beleco.

Post 1804 li iĝis akademiano en Florenco, Kopenhago, San Luca, Milano kaj Munkeno. Li kreis multe da verkoj por la kortego kopenhaga aŭ por ekleziaj kaj privataj mendintoj. En la jaro 1819-a li tra Svislando vojaĝis al Kopenhago kaj Pollando, kie li komisiitis fari monumenton omaĝe al Koperniko. Reveninte Romon li modlis en 1821 la statuon de Kristo (por la kopenhaga Kirko de Nia Sinjorino).

Du jarojn poste li vokitis fari la tombon de papo Pio la 7-a en la Baziliko Sankta Petro de Romo. Ekster tio li faris la rajdistan statuon de Maksimiliano la 1-a Jozefo (Bavario) en Munkeno, la Ŝilero-monumenton en Stuttgart kaj la Gutenberg-monumenton en Majenco.

Artisto laŭrokronita vivtempe redakti

Al la reveninta filo la urbo Kopenhago organizis en 1838 impresan akceptegon: sur la ŝipo troviĝis kun la artisto granda parto de lia verkaro.

Jam kvar jarojn post la morto estis malfermita Thorvaldsen-muzeo en Kopenhago. Lia tre riĉa agado igis lin ekzemplodona por pluraj generacioj da eŭropaj skulptistoj.

Eksteraj ligiloj redakti