Bestoĝardeno de Sankta Kruco

La Bestoĝardeno de Sankta Kruco (hispane Zoológico de Santa Cruz estas situa je 16 kilometroj de Bogoto, Kolombio, pretepasante ĉe la Akvofaloj de Tekendama en San Antonio del Tequendama, Kundinamarko.

Bestoĝardeno de Sankta Kruco
bestoĝardeno [+]

LandoKolombio
Koordinatoj4° 35′ 1″ N, 74° 19′ 59″ U (mapo)4.5835691666667-74.3329475Koordinatoj: 4° 35′ 1″ N, 74° 19′ 59″ U (mapo)

Bestoĝardeno de Sankta Kruco (Bogoto)
Bestoĝardeno de Sankta Kruco (Bogoto)
DEC
Bestoĝardeno de Sankta Kruco
Bestoĝardeno de Sankta Kruco
Map
Bestoĝardeno de Sankta Kruco

Vikimedia Komunejo:  Zoológico Santacruz [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Specioj redakti

En totalo estas 7 klasoj de specioj en la bestoĝardeno:

Karnovoruloj: Estas 18 specioj, inter kiuj la leono, la pumo, la nigra jaguaro, la bruna urso.

Herbovoruloj: Estas 7 specioj, inter kiuj la lamo kaj la bizono.

Ronĝuloj: Estas 3 specioj, inter kiuj la ñeque Dasyprocta coibae, la kapibaro kaj la borugo.

Primatoj: Estas 14 specioj, inter kiuj la nigra aranesimio, la noktosimioj kaj la paviano.

Reptilioj: Estas 15 specioj, inter kiuj la ĉielarka Epicrates cenchria, la ĉasista kaj la krotalo.

Senvertebruloj: Estas 6 specioj, inter kiuj la fantominsektoj kaj la Opiliones.

Birdoj: Estas 26 specioj, inter kiuj la flamengoj, la anseroj, la kondoro de Andoj, la gufo, la pavo kaj la struto.

Totalo de 89 diversaj specioj loĝas en la bestoĝardeno, kiuj estas zorgataj de profesiuloj kiu dediĉas sin al laboro por la biodiverseco de Kolombio kaj ĝia medio.

Horaro kaj prezoj redakti

Tiu bestoĝardeno malfermas siajn pordojn ĉiutage el lundoj al dimanĉoj de 8 a.t. al 5 p.t.

Oni povas akiri pasporton kontraŭ 24.000 Kolombiaj pesoj kiu inkludas iran kaj revenan biletojn sed valida nur por plenkreskuloj kaj el lundo al sabato. La enirbileto estas de 13.000 pesoj por la infanoj kaj 17.000 por plenkreskuloj. Por edukprogramoj ĝi povas varii el 9.500 al 15.000.