Beta-hidroksibutera acido

La Beta-hidroksibutera acido (D-β-hidroksibutera acido), aŭ ĝia formo jonigita, nome la D-β-hidroksibutirato, estas unu de la ketokorpoj kaj el tiuj la plej malgranda. Ĝi partoprenas en la metabolo energia anaeroba, malpliigante la piruvaton (devenan de la glikolizo) por regeneri la NAD+ kiu, dum estado de glukozo, estas la limiga substrato de la vojo glikoliza.

Beta-hidroksibutera acido.

En vertebruloj, kelkaj histoj aŭ tipoj de ĉeloj, akiras la plej parton de sia energio el la metabolo anaeroba (kaj la tuton ĉe eritrocitoj ĉar al tiuj mankas mitokondrio).

La hepato de multaj vertebruloj povas konverti enzime acetil-KoA, ĉefe kiam estas troa produktado, en libera acetoacetato kiu estas poste redoksita al D-β-hidroksibutirato. Tiuj du komponaĵoj estas transportataj de la sango al la periferiaj histoj kie ili povas esti oksidigitaj.