Beta vulgaris (beto) estas planto kiu estas en la subfamilio de Kenopodiacoj en la familio de Amarantacoj. Ĝi estas la ekonomike plej grava rikoltaĵo de la granda ordo de Caryophyllales.[1] Ĝi havas multnombrajn kulturvarietojn, la plej konata el kiuj estas la radiklegomo konata kiel la ruĝa beto aŭ ordinara ĝardenbeto. Aliaj kultivataj specoj inkluzivas la sukerbeton, uzita por la sukerproduktado; la mangelvurzelonfuraĝbeton, kies kaj folioj kaj radikoj estas manĝeblaj sed plejofte iĝas nutraĵo por brutoj kiel bovoj kaj ŝafoj; kaj la folibeton, speco de folia legomo. Oni tipe rekonas tri subspeciojn. Ĉiuj kulturvarietoj konstituas la subspecion Beta vulgaris subsp. vulgaris. La sovaĝa prapatro de tiuj estas la marbeto (Beta vulgaris subsp. maritima).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Beta vulgaris
Beta vulgaris subsp. vulgaris
Beta vulgaris subsp. vulgaris
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj
Klaso: Dukotiledonaj
Ordo: Kariofilaloj Caryophyllales
Familio: Amarantacoj
Subfamilio: Kenopodiacoj
Genro: Beto Beta
Beta vulgaris
L., 1753
Sinonimoj
  • Beta cicla L.
  • Beta crispa Tratt.
  • Beta esculenta Salisb. (nom. illeg.)
  • Beta sulcata Gasp.
  • Beta vulgaris subsp. esculenta Cout.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Referencoj redakti

  1. Maria M. Romeiras, Ana Vieira, Diogo N. Silva, Monica Moura, Arnoldo Santos-Guerra, Dora Batista, Maria Cristina Duarte, kaj Octávio S. Paulo. Evolutionary and Biogeographic Insights on the Macaronesian Beta-Patellifolia' Species (Amaranthaceae) from a Time-Scaled Molecular Phylogeny. (“Evoluaj kaj biogeografiaj ekkomprenoj pri la makaronezia specio Beta-patellifolia (Amarantacoj) de temposkalita molekula filogenio.”) PLoS One, la 31-a marto de 2016; 11(3): e0152456. Alirita la kvinan de januaro 2017.