La usona aktorino Bette DAVIS (aŭ realnome: Ruth Elizabeth DAVIS) naskiĝis je la 5-a de aprilo 1908 en Lowell, Masaĉuseco kaj mortis je la 6-a de oktobro 1989 en Neuilly sur Seine, Francio. Post teatra kariero ŝi en la jaro 1931 unuafoje aperis en filmo – sed ankoraŭ sen granda sukceso. Stelulino ŝi fariĝis pro sia rolo en Of human bondage (1934); jaron poste ŝi gajnis sian unuan Oskaron kaj post la dua Oskaro en 1939 ŝi povis plejgrandparte mem elekti siajn rolojn.

Bette Davis
Oskar-premiito
Persona informo
Bette Davis
Naskonomo Ruth Elizabeth Davis
Naskiĝo 5-an de aprilo 1908 (1908-04-05)
en Lowell
Morto 6-an de oktobro 1989 (1989-10-06) (81-jaraĝa)
en Neuilly-sur-Seine,  Francio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per mama kancero vd
Tombo Forest Lawn Memorial Park vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Cushing Academy vd
Subskribo Bette Davis
Memorigilo Bette Davis
Familio
Patro Harlow Morrell Davis vd
Patrino Ruth Augusta 'Ruthie' Favor vd
Edz(in)o Gary Merrill • William Grant Sherry vd
Infanoj B. D. Hyman vd
Profesio
Okupo aŭtobiografo • ĝenra aktoro • teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro • aktoromuzikisto vd
Aktiva en Usono vd
Aktiva dum 1929–1989 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Bette Davis

En la jaro 1962 Bette Davis publikigis sian unuan membiografion The lonely life, pliaj biografioj sekvis. En la jaro 1977 la agado de la aktorino estis honorata per la Life Achievement Award.

Famaj filmoj redakti

  • Of human bondage (1934)
  • Dangerous (Usono, 1935)
  • The petrified forest (Usono, 1936)
  • Jezebel (Usono, 1938)
  • Dark victory (Usono, 1939)
  • The private lifes of Elizabeth and Essex (Usono, 1939)
  • All this and heaven too (Usono, 1940)
  • The letter (Usono, 1940)
  • The little foxes (Usono, 1941)
  • The man who came to dinner (Usono, 1942)
  • Now, voyager (Usono, 1942)
  • All about Eve (Usono, 1950)
  • The catered affair (Usono, 1956)
  • Pocketful of miracles (Usono, 1961)
  • Whatever happened to Baby Jane? (Usono, 1962)
  • Hush…hush, sweet Charlotte (Usono, 1964)
  • Death on the Nile (Britio, 1977)
  • The whales of August (Usono, 1987)

Premioj redakti

  • Oskaro pro Dangerous (1936)
  • Oskaro pro Jezebel (1939)
  • Life Achievement Award (1977)

Vidu ankaŭ redakti