Beuel

urbodistrikto de Bonno, oriente de la rivero Rejno

Beuel estas unu el kvar urbodistriktoj de la universitata urbo Bonno en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. La urbodistrikto kovras areon de 33,2 kvadrataj kilometroj kaj fine de la jaro 2012 havis 66 874 loĝantojn - tio rezultigas loĝdenson de 1 996 loĝantoj po km². Ĝi kovras ĉiujn urbajn kvartalojn oriente de la rivero Rejno, kaj estas ligata al la okcidentaj urbopartoj per tri aŭtovojaj pontoj kaj pluraj pramŝipaj linioj. Oriente la teritorio limas je la mezalta montaro Siebengebirge. Ĝis aligo al la urbo Bonn la 1-an de aŭgusto 1969 la urbo Bonn estis sendependa komunumo kun urbaj rajtoj.

            Beuel            
urbodistrikto • urba komunumo de Germanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso urbodistrikto de Bonno
Komunumo urbo Bonno
Poŝtkodo 53225
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 66 965  (2017) [+]
Loĝdenso 2 017 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 44′ N, 7° 7′ O (mapo)50.7341666666677.1216666666667Koordinatoj: 50° 44′ N, 7° 7′ O (mapo) [+]
Alto 54 m [+]
Areo 33,2 km² (3 320 ha) [+]
            Beuel             (Nordrejn-Vestfalio)
            Beuel             (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
            Beuel            
            Beuel            
situo de Beuel en Nordrejn-Vestfalio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Beuel [+]
vdr

La plej suda kvartalo de la urbodistrikto, borde de la rivero Rejno, nomiĝas Oberkassel. Tie en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj situis "Esperanto-domo" de pluraj studentoj en Cäcilienstraße, kiun prikantis la muzikgrupo Amplifiki, kaj kiu dum jaroj estis la gastigejo de Pasporta Servo de plej granda kapacito - ofte tie samtempe tranoktis plurdeko da esperantlingvaj vojaĝantoj.

Vidu ankaŭ redakti