Bevaix

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bevaix (stacidomo).
Bevaix
Blazono de Bevaix
Blazono de Bevaix
Blazono de Bevaix
La duoninsulo Pointe du grain de Bevaix
La duoninsulo Pointe du grain de Bevaix
La duoninsulo Pointe du Grain vidita el Bevaix
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Neŭŝatelo
Distrikto Boudry
Koordinatoj  46° 55′ 55″ N 6° 49′ 0″ O / 46.93194 °N, 6.81667 °O / 46.93194; 6.81667 (mapo)Koordinatoj: 46° 55′ 55″ N 6° 49′ 0″ O / 46.93194 °N, 6.81667 °O / 46.93194; 6.81667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3837
Areo 10,78 km²
Alteco 475 m super marnivelo
Poŝtkodo 2022
Komunumkodo 6402
Mapo de Bevaix
Mapo de Bevaix
Mapo de Bevaix
vdr

Pri la komunumo redakti

Bevaix estas komunumo en la distrikto Boudry en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 3837 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio redakti

Bevaix situas ĉe la suda flanko de la Neŭŝatela Ĵuraso ĉe la norda bordo de la Lago de Neŭŝatelo, proksimume 12 kilometrojn sudokcidente de la urbocentro de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo. La komunumo Bevaix konsistas el la vilaĝo Bevaix kaj la setlejoj Les Marrins (apud la lagobordo), Les Prises (en nordokcidento de la komunumo), La Lorraine (en sudo de la komunumo) kaj L'Abbaye (en oriento de la komunumo kun grandaj vitejoj apud la lagobordo).

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,78 km², de kiuj 47,1% estas kovritaj de arbaro, 34,1% servas por agrikulturo kaj 18,3% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Bevaix limas en nordo al Boudry, en oriento al Cortaillod, en sudo al la Lago de Neŭŝatelo, en okcidento al Gorgier, kaj en nordokcidento al Brot-Dessous.

Trafiko redakti

Tra Bevaix pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 kaj la svisa aŭtovojo A5, al kiu ĝi disponas pri propra alveturejo. Bevaix disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al Laŭzano. La komunumo estas ankaŭ servata de buslinio de Boudry al Saint-Aubin-Sauges.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Bevaix datiĝas el la jaro 998 kiel villa Bevacensi. Apud la Lago de Neŭŝatelo estis malkovritaj la restaĵoj de ok prahistoriaj lagobordaj setlejoj, kvin el ili en la neolitiko kaj tri el la bronzepoko. En la jaro 998 certa Rudolfo fondis la priorejon Bevaix, al kiu la donacis malgrandan teritorion. Al tiu tribunalejo korespondas la hodiaŭa komunumo Bevaix. En la jaro 1263 la tribunalejo Bevaix estis komuna havaĵo de la prioro de Bevaix kaj de la Senjoroj de Gorgier kaj la Senjoroj de Colombier. La landa reganto estis la grafoj de Neŭŝatelo. Post la reformacio la senjoreco transiris en du etapoj unue al Johano Jakobo de Wattenwyl kiel senjoro de Colombier kaj poste al la grafoj de Neŭŝatelo en la jaro 1564. Ĝis 1832 Bevaix formis neŭŝatelan majorejon.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti