Beverly Washburn

usona aktoro

Beverly WASHBURN (naskita 1943) estas usona aktorino.

Beverly Washburn
Persona informo
Naskiĝo 25-an de novembro 1943 (1943-11-25) (80-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro • filmaktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi komencis sian karieron kiel infanaktorino en 1950-aj jaroj per filmo The Killer That Stalked New York kaj aperis en Here Comes the Groom, The Greatest Show on Earth, Aaron Slick from Punkin Crick inter aliaj. Washburn debutis en televido per The Jack Benny Program en 1952. Poste ŝi aperis en kinfilmoj kiel Shane kaj The Juggler. En 1955 ŝi estis ofta en televidserio Professional Father. Ŝi ankaŭ aperis en propagandfilmo Atomic Energy as a Force for Good samjare.

Dum dua parto de 1950-aj jaroj, ŝi aktoris en kinfilmoj kiel The Lone Ranger, Old Yeller kaj Summer Love, krom dekoj da televidaĵoj, inter aliaj Father Knows Best, Shirley Temple's Storybook kaj The Texan.

En 1960, kiel junulino, ŝi sekvis sian karieron per televidserioj Target: The Corruptors, Wagon Train, Star Trek, inter aliaj kaj per kinfilmoj Spider Baby or, the Maddest Story Ever Told kaj Pit Stop. Dum la lastaj tri jardekoj Washburn partoprenis en televidaĵoj kiel The Manhunter, McMillan & Wife kaj Children of the Dark per malgrandaj roloj.

En 21-a jarcento, ŝi laboris en kelkaj televidaĵoj kaj ŝia lasta laboro estis je kinfilmo Tales of Frankenstein (2018).