Beverwijk

municipo en Nord-Holando, Nederlando
ISO

Beverwijk (52° 29′ N, 4° 39′ O (mapo)52.4833333333334.65 ) estas urbo kaj municipo de Nederlando. Ĝi apartenas al la provinco Nord-Holando (Noord-Holland), en la okcidenta parto de la lando. Komence de 2021 en la municipo vivis 41 863 loĝantoj kaj havas areon de 19,60 km² (de kiu 1,78 km² estas akvo). Ĝi konsistas el la urbo Beverwijk kaj la vilaĝo Wijk aan Zee.

Municipo Beverwijk

Flago de la municipo Beverwijk

Blazono de municipo Beverwijk

Flago de la municipo Beverwijk Blazono de municipo Beverwijk
Situo de la municipo Beverwijk
nederlanda municipo
Provinco Nord-Holando
Urbestro Martijn Smit
Ĉefloko Beverwijk
Areo
 - Tero
 - Akvo
19,60 km²
17,82 km²
1,78 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
41 863 loĝantoj (komence de 2021)
2054 loĝ./km²
Geografia situo 52° 29′ N, 4° 39′ O (mapo)52.4833333333334.65Koordinatoj: 52° 29′ N, 4° 39′ O (mapo)
Beverwijk (Nederlando)
Beverwijk (Nederlando)
DEC
Beverwijk
Beverwijk

Map

Gravaj trafikaj arterioj Rijksweg 9 kaj 22
CBS-municipokodo 0375
Telefona kodo 0251
Poŝtkodo 1940–1949
Oficiala retejo https://www.beverwijk.nl/
vdr

Antaŭ ĉio Beverwijk estas konata pro ĝia bazaro, la plej granda kovrita bazaro de Eŭropo. Ankaŭ ĝi havas centron por brulvunditoj, en loka hospitalo de la Nederlanda Ruĝa Kruco.

La plej grava industrio en la ĉikaŭaĵo estas la altfornoj de Corus iom sude de Beverwijk en Velsen-Noord.

Vidindaĵoj redakti

  • Granda preĝejo kun Wijkertoren (turo);
  • Biendomo de Jan Bicke;
  • Domegoj Akerendam, Scheijbeek, Westerheem (17-a jarcento de Amsterdamaj komercistoj)
  • La "Lunetoj" (defendolinio) (1800)
  • Vilaĝa preĝejo de Wijk aan Zee
  • Sale muzeo "miniwonderland" (miraklolandeto)
  • Episkopa seminario
  • Muzeo Kennemerland
  • Kastelo Konighsbergen
  • La romkatolika kupolpreĝejo
  • Sporthalo "La Baleno"
  • Plej logas la "Nigra Bazaro", la plej granda tegmentita vendohalo en Eŭropo

Historiaj eventoj redakti

  • Sankta Agatha aperis al virgulino fluganta antaŭ vikingoj: memorigas Sint Agathendijk (digo), Agatha-preĝejo, Sint-Agathendorp (kvartalo): patronino de brulvunditaj->la fama brulvundita centro en Beverwijk.
  • La unua dom-post-doma razio en Nederlando 10 aprilo 1944 kunigis 500 vestaĝojn el Velsen-Noord kaj Beverwijk. 63 el ili pereis: ĉiujara memoro.
  • 1977: unua meblobulvardo de Nerlando(Sen parkadproblemo)
  • Samjare "batalo de Beverwijk" inter fanoj de la futbalkluboj Feyenoord kaj Ajax: unu mortis.
  • 2010: Ekkonstruo de nova urbodomo inter la stacidomo kaj Cine World; kun la novigo de Breestraat (butikcentro) la sola projekto financebla urbaprivilegio 1298, sed el du kernoj: de Wijc kaj Beverhem (hejmo de ĝermano Bever)

Gravaj eventoj redakti

  • Julie: Juan-Arta Festvalo (Angle) en parko Westerhout
  • Ĉevalkuradoj en Breestraat k.a. sportoj; art-semajno

Ĝemelaj urboj redakti

Konataj urbanoj redakti

Esperanto en Beverwijk redakti

Estis "Stelrondo" ĝis 1997. Nun estas Esperanto klubo en Heemskerk.

Por la kontaktoj en Pasporta Servo vidu la vikion de UEA[rompita ligilo].

Eksteraj ligiloj redakti

Provinco Nord-Holando  
Aalsmeer | Alkmaar | Amstelveen | Amsterdamo | Beemster | Bergen | Beverwijk | Blaricum | Bloemendaal | Castricum | Den Helder | Diemen | Drechterland | Edam-Volendam | Enkhuizen | Gooise Meren | Haarlemmerliede en Spaarnwoude | Haarlemmermeer | Harlemo | Heemskerk | Heemstede | Heerhugowaard | Heiloo | Hilversum | Hollands Kroon | Hoorn | Huizen | Koggenland | Landsmeer | Langedijk | Laren | Medemblik | Oostzaan | Opmeer | Ouder-Amstel | Purmerend | Schagen | Stede Broec | Texel | Uitgeest | Uithoorn | Velsen | Waterland | Weesp | Wijdemeren | Wormerland | Zaanstad | Zandvoort
Nederlando | Provincoj | Municipoj