Bhalchandra Nemade

Bhalchandra Vanaji NEMADE ([balĉandra vanaĝi nemade], nagarie: भालचंद्र वनाजी नेमाडे) (n. 1938) estas marata romanisto, poeto, kritikisto, kaj edukisto el Maharaŝtro, en Barato. Li gajnis la beletran premion Gjanpith de la barata registaro en 2014.[1]

Bhalchandra Nemade
Persona informo
Naskiĝo 27-an de majo 1938 (1938-05-27) (85-jaraĝa)
en Maharaŝtro
Lingvoj marata vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Alma mater Fergusson College vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
Verkado
Verkoj Kosala vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis la lingvistikon kaj la anglan literaturon. Li instruis la anglan, la maratan, la komparan literatursciencon, kaj la antropologion en diversaj universitatoj en Barato kaj eksterlande. Li emeritiĝis de la Universitato de Mumbajo.

Lia plej konata romano estas Kosala (La pupo) (1963). Ĝi estas fikcia aŭtobiografio: "[La ĉefrolulo] preskaŭ similas al mi, kaj multaj vilaĝaj knaboj spertas tian ĉi duon-frustriĝon, duon-degeneron, kaj aparte la moderniĝon, kiun mi ĉiam egaligas al la perdo de la kulturo", li diris en intervjuo (anglalingva) en 2010.[2] La romano estis tradukita en plurajn aliajn lingvojn. En 2010 aperis Hindu (2010), la unua parto de romankvaropo kies imago rangas ĝis la Induso-civilizacio.

Kiel literatura teoriisto, Nemade forte subtenas la kultivadon de la propraj lingvo kaj kulturo, kaj kontraŭas la tutmondiĝon[3]: "Ni devas esti diversaj kaj pluralaj ĉar nia kulturo estas diversa kaj plurala. Jen la etoso kiun mi klopodas evoluigi".[2]

Li ankaŭ estas forta subtenanto de la gepatralingva edukado.

Referencoj redakti

  1. (angla) "La 50-a premio Gjanpith al eminenta maratha verkisto Shri Bhalachandra Nemade", arkivite de la originalo, la 6-an de februaro 2015.
  2. 2,0 2,1 Meena Menon, "Reviving the true Hindu ethos", The Hindu, la 3-an de julio 2010,
  3. (angla) Colin Marshall, Down with the English Language!, Los Angeles Review of Books, la 5-an de oktobro 2017