Bharu
Kota Bharu - mallonge Bharu, Baru aŭ Baharu, en araba alfabeto كوت بهارو - estas metropolo de Malajzio, en subŝtato Kelantano, kaj samtempe estas distrikto de la subŝtato. La loknomo estas malaje: "Urbo Nova burgo". Laŭ stato de la jaro 2011 la urbo havis 491 237 loĝantojn.
Bharu | |||
---|---|---|---|
urbeto • administra teritoria unuo • urbego | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 491 237 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 4 248 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 6° 8′ N, 102° 15′ O (mapo)6.1333333333333102.25Koordinatoj: 6° 8′ N, 102° 15′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 13 m [+] | ||
Areo | 115,64 km² (11 564 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kota Bharu [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Areo: 394 km²
- Horzono: UTC + 8
- Telefonkodo: 09
Geografio redakti
Kota Bharu[1] situas sur ebenaĵo en norda parto de Malaja duoninsulo, proksime de enfluo de rivero Kelantan. Ankaŭ la maro kaj landlimo de Tajlando estas proksime.
Historio redakti
Kota Bharu estis establita fare de sultano en 1844 kiel la ĉefurbo de Kelantano. En 1941 la japanoj jam komence okupis la urbon kaj ili havis ĝin ĝis 1945. En 2005 la urbo deklariĝis islama grandurbo, kie regas la islama normo.
Trafiko redakti
Kota Bharu havas fervojan kontakton kun Kuala-Lumpuro kaj Bankoko. La flughaveno estas proksime. Menciinda haveno ne apartenas al la urbo.
Klimato redakti
Kota Bharu havas tropikan klimaton. Jare pluvas po 2700 mm. La temperaturo varias inter 24-30 °C.