Bianko (luno)

natura satelito de Urano
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bianko.

Bianko estas interna satelito de Urano.

Bianko
Natura satelito  de Urano (VIII)
astronomia simbolo
astronomia simbolo
La sago montras Biankon (angle: Bianca)
La sago montras Biankon (angle: Bianca)
La sago montras Biankon (angle: Bianca)
natura satelito de Uranoregula satelito
Oficiala nomo Urano VIII[1]
Aliaj nomoj S/1986 U 9
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Bianca Minola vd
Malkovro
Malkovrinto Bradford A. Smith[1]
Dato de malkovro 23-a de januaro 1986[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 59 165 km[2]
Discentreco 0,00092[2]
Klinangulo 0,19308°[2] rilate al la urana ekvatoro
Periodo 0,43458 tago[2]
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
64 × 46 × 46 km
51,4 km [2] averaĝe
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
9,2 × 1016 kg
1,3 × 103 kg/m3 hipoteze
0,0086 m/s2
~ 22 m/s
Rotacia periodo Verŝajne kaptita
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 64 K
Albedo 0,07
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 22,5
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita de Bradford A. Smith sur kliŝaĵoj[3] farita la 23-an de januaro 1986 de la kosmosondilo Voyager 2 kaj, naŭa urana satelito malkovrita en 1986, ricevis la maldaŭran nomon S/1986 U 9.

Nomo redakti

Tradicio volas, ke la uranaj lunoj ricevu nomojn de roluloj, prefere feojelfoj, de William Shakespeare aŭ de Alexander Pope. Oni proponis Peaseblossom : feino en Somermeznokta sonĝo de Shakespeare, sed okazis kontraŭdiskuto kun Sovetunio, kie iuj preferus doni al satelitoj nomojn de mortintaj kosmonaŭtoj[4] kaj oni rezignis nomi la lunon. Pli malfrue, IAU diskrete elektis la nomon Bianko (aŭ angle Bianca), fratino de Katerina en "La dresado de la megero" de William Shakespeare.

Ecoj redakti

Ĝia orbito, pli malalta ol la sinkrona orbito estas nestabila (kiel tiu de Kordelio) : la tajda forto malrapide bremsas Biankon kiu ĉu falos sur Uranon, ĉu diseriĝos en nova ringo.

La koloraj ecoj[5] de Bianko kaj ĝiaj orbitaj parametroj proksimigas Biankon de ok aliaj lunoj: Kresido, Dezdemono, Julieto, Porcio, Rozalindo, Kupido, Belindo kaj Perdito; kiujn oni grupigas en la porcia grupo.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti