Biblioteko Kate Sharpley

biblioteko dediĉita al anarkiistaj tekstoj kaj historio

La Biblioteko Kate Sharpley (Kate Sharpley Library, aŭ KSL laŭ la anglalingva mallongigo) estas biblioteko dediĉita al anarkiistaj tekstoj kaj historio. Komencita en 1979 kaj reorganizita en 1991, ĝi enhavas ĉirkaŭ 10,000 anglalingvajn librojn, broŝurojn kaj ĵurnalojn. La biblioteko enhavas tekstojn en angla kaj en aliaj lingvoj, preskaŭ kompletajn kolektojn de kelkaj anarkiistaj ĵurnaloj, kaj kolektoj de informoj kaj literaturo el diversaj anarkiistaj organizaĵoj. La biblioteko estas subtenita per mondonacoj kaj vendoj de broŝuroj kaj aliaj publikaĵoj.

Biblioteko Kate Sharpley
biblioteko
faka biblioteko • eldonejo [+]

LandoBritio
SituoLondono

Estiĝo1979
ĈefuloBarry Pateman

BibliotekotipoFaka biblioteko (de)

En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

En la informkesto la bildo reprezentas standon de Biblioteko Kate Sharpley ĉe anarkiisma librofoiro 2011 en San-Francisko, Barry Pateman maldekstere

Kate Sharpley redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kate Sharpley.

La Biblioteko Kate Sharpley ricevis la nomon de anarkiisto naskiĝinta en Deptford kaj kontraŭmilita aktivulo dum la Unua Mondmilito. Ŝi laboris en fabriko de municio kaj aktivulis en la movado de vendistoj. Ŝiaj patro kaj frato mortis dummilte kaj ŝia fianĉo estis listita kiel malaperinto ŝajne mortinta (kvankam ŝi suspektis, ke li estis mortigita pro ribelo). Kiam ŝi estis 22, ŝi estis kunvokita ricevi medalojn de siaj familianoj el reĝino Mary (edzino de Georgo la 5-a); ŝi lanĉis reen la medalojn al la reĝino, dirante "se vi ŝatas ilin tiom, vi havu ilin". La vizaĝo de la reĝino estis skrapita, Kate Sharpley estis frapita de la polico, kaj arestitaj kelkajn tagojn, sed ne procezita. Ŝi edziniĝis en 1922 kaj forlasis la anarkisman aktivadon ĝis hazarda trafo kun Albert Meltzer ĉe stacidomo dum kontraŭfaŝisma agado. Tio alportis ŝin al renkonto kun junaj aktivuloj kaj kiam la anarkiistoj de Brixton nomigis la arkivojn kiujn ili kolektis el la movado, ili elektis ŝian omon anstataŭ alia famulo.

Publikaĵoj redakti

Krom la konservado de la fizikaj entenoj de la anarkiisma historio, la biblioteko ankaŭ publikas librojn kaj broŝurojn pri anarkiismo kaj historio de anarkiismo, dediĉante sin al multaj temoj. Ties agado aperas en sia regula bulteno, disponebla rete aŭ ricevebla per poŝto de siaj financaj subtenantoj.

Aŭtoroj ĉu publikitaj ĉu republikitaj inkludas na Miguel García, Albert Meltzer, David Nicholl, Abel Paz, Antonio Téllez, kaj Bartolomeo Vanzetti.

Referencoj redakti


Eksteraj ligiloj redakti