Biblioteko de Hadriano

La Biblioteko de Hadriano estis kreata de la Romia Imperiestro Hadriano en la jaro 132 n.e. ĉe la norda flanko de la Akropolo de Ateno,[1][2] fakte en Monastiraki.

Biblioteko de Hadriano
biblioteko
konstruaĵoarkeologia lokobiblioteko [+]

LandoGrekio
SituoAteno
- koordinatoj37° 58′ 32″ N, 23° 43′ 34″ O (mapo)37.97555623.726111Koordinatoj: 37° 58′ 32″ N, 23° 43′ 34″ O (mapo)

Biblioteko de Hadriano (Grekio)
Biblioteko de Hadriano (Grekio)
DEC
Biblioteko de Hadriano
Biblioteko de Hadriano
Map
Biblioteko de Hadriano
Vikimedia Komunejo:  Library of Hadrian (Athens) [+]
vdr
Okcidenta muro de la Biblioteko de Hadriano.

La konstruaĵo sekvis la modelon de la tipa arkitekura stilo de la Romia Forumo, havante nur unu enirejon kun propileoj de Korinta ordo, alta ĉirkaŭ muro kun elstaraj niĉoj (oikos, eksedroj) je siaj longaj flankoj, interna korto ĉirkaŭita de kolonoj kaj ornama oblonga baseneto en la mezo.[3] La biblioteko estis ĉe la orienta flanko kie oni konservis la rulaĵojn de papiruso "libroj". Apudaj ĉambroj estis uzataj kiel legoĉambroj, kaj ankaŭ la anguloj utilis kiel prelegejoj.

La konstruaĵo estis grave damaĝita pro la invado de la Heruloj en 267 kaj riparita de la prefekto Herkulio en la jaro 407-412 n.e.[4] Dum la bizancaj tempoj, oni konstruis tri preĝejojn sur la loko, kies restaĵojn oni konservis.

37° 58′ 32″ Nordo 23° 43′ 34″ Oriento / 37.9755555556 °N, 23.7261111111 °O / 37.9755555556; 23.7261111111 (mapo)

Referencoj redakti

  1. Choremi-Spetsieri, A.. The Library of Hadrian at Athens: Recent Finds. Ostraka 4, p. 137–147.
  2. The Library of Hadrian. The Stoa Consortium. Arkivita el la originalo je 2017-12-25. Alirita 2009-02-19.
  3. Library of Hadrian Description. PlanetWare. Alirita 2009-02-19.
  4. Hadrian's Library. Athens City Guide. Alirita 2009-02-19.