Bicikla infrastrukturo

Bicikla infrastrukturo referencas al ĉia infrastrukturo kiu povas esti uzata de bicikloj, biciklistoj kaj por biciklado. Tio inkludas la saman reton de ŝoseoj kaj stratoj uzeblaj per motorcikloj, escepte ĉe tiuj ŝoseoj el kiuj biciklado estis malpermesita (ekz., multaj aŭtoŝoseoj), plus aldonaj biciklovojoj kiuj ne estas disponeblaj al motoraj vehikloj, kiaj biciklovojoj, bicikloreloj, biciklopadoj (verdaj vojoj) kaj, okaze de permeso eĉ trotuaroj, plus instalajoj kiel biciklohaltejoj kaj specialaj trafik-signaloj.

Bicikla infrastrukturo instalata en Ĉikago, Ilinojso, Usono.
Signalo de verda vojo, borde de kanalo en Nordhorn, Germanio.
Biciklohaltejo en Nacia Parko Hoge Veluwe, Nederlando.
Biciklistoj uzas apartan relon tra tro uzata interŝanĝejo en Londono je pinta horo.

La maniero laŭ kiu la reto de publikaj vojoj estas dezajnita, konstruita kaj administrata povas havi gravan efikon sur la utileco kaj sekureco de biciklado. La bicikla vojaro povas havigi al la uzantoj pli rektan, konvenan itineraron kiu minimumigi nenecesan prokraston kaj barakton cele al atingo de ties destinoj. Setlejoj kun densa reto de interkonektitaj stratoj tendencas esti ebla instalo de biciklaj medioj. Ĉio rezultas en pli profita medio por la tuta loĝantaro.