Biciklado estas uzado de la biciklo.

Biciklado
vehicle operation • veturilo • movado • riding • homkorpa aktiveco • ŝatokuposporto
Fakoj
Ŝosea biciklista konkurso, Traka biciklado,
BMX (biciklado sur trako de motokroso), Montbiciklado, Biciklokroso.
Kulminaj konkursoj
Someraj Olimpikoj ekde 1896: pri voja kaj traka biciklado;
ekde 1996: pri montbiciklado;
ekde 2008: pri BMX konkurso.
Internacia federacio
Nomo: Internacia Biciklada Unio
Fondita: 14-a de aprilo 1900
Rilataj paĝoj
Kategorio:Biciklado
vdr

Biciklado estas la plej energiefika speco de hommotora veturado

Bicikla uzo kiel movigilo redakti

Ĉiutaga biciklado redakti

Biciklado ĉefe estas uzo ĉiutaga de biciklo por multe da homoj, por iri labori. Plie, biciklado ebligas sinmovi, por libera tempo.

 
La plaketa insigno "Ĉu bicikli? Jes nature!" ekde printempo 1980 (iom post la fondo de la asocio BEMI) varbas por biciklado inter esperantistoj
 
Biciklokuro Tro-Bro Léon, 2009
 
 
Policaj ciklistoj en Londono
 
Surloka biciklado en Srilanko
 
Urho Kekkonen, la plej longatempa prezidanto de Finnlando biciklas (1971)

Bicikloturismo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bicikloturismo.

Tiu praktiko ebligas turismon per biciklo. La praktikantoj promenas laŭ diversaj rapidoj por konservi bonan sanecon kaj plibonigi sian kulturon.

Laŭ la nivelo, la rapido, tiu praktiko estas ankaŭ nomita bicikla-sporto.

Tiuj praktikantoj povas bicikli ekskursojn de kelkaj kilometroj ĝis pli ol milo da kilometroj. Ekzemple en Francio, en la regiono de Parizo komenciĝas kelkaj migroj kiel :

Ankaŭ en Francio :

Translima biciklado estas faciligata interalie de la projektoj Internacia Dollarda Vojo, la LF-longdistanca, landa bicikloreto kaj EuroVelo, granda projekto por sproni la biciklo-turismon en Eŭropo. Tiuj povas esti parto de pli granda biciklovoja reto kiel la fietsroutenetwerkfietsknooppuntennetwerk (en Belgio kaj Nederlando).

Biciklado kaj Esperanto redakti

En 1928-1932, Lucien PERAIRE trairis Eŭropon kaj Azion danke al biciklo kaj Esperanto (foton pri tio vidu sube).

BEMI aŭ Biciklista Esperantista Movado Internacia ekde 1980 estas la asocio de la esperantlingvaj biciklantoj kaj iliaj geamikoj. BEMI provas ĉiujare funkciigi biciklan karavanon al la Universala Kongreso de Esperanto. Krome ĝi estras diskutliston kaj ankaŭ komencis krei biciklan vortareton en dudeko da lingvoj[1]. BEMI estas faka sekcio de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo).

En 2011, ĉina esperantisto Hans NGO partoprenis en la ultrabicikla 'randonneur'-konkurso Parizo-Brest-Parizo[2].

Bicikla aktivismo redakti

En nombro de landoj, precipe en norda Eŭropo, ekzistas asocioj kiuj defendas kaj akcelas la rajtojn de biciklantoj kaj provas influi la lokan kaj nacian politikon favore al plia biciklo-amika infrastrukturo. Tiuj asocioj rekomendas koherajn kaj identigeblajn biciklovojojn kaj donas rekomendojn pri taŭgaj biciklostacioj, biciklo-amikaj krucvojoj, aŭto-malpliigaj loĝkernoj kaj bone pripensita planado. Tiel ili stimulas ekzemple biciklostratojn (t.e. stratoj kie oni toleras aŭton, sed kie biciklantoj havas ĉiam prioritaton) aŭ la enkondukon de tn. 'zono de 30 km' ĉirkaŭ lernejoj. Ekzistas ankaŭ eŭropa tegmenta asocio (Eŭropa Bicikla Federacio).

La bicikla aktivismo en la urboj postulas la piligon de surstrataj lokoj por biciklado kaj la forigon de la perforto de la tut-aŭta-sistemo (ĉu poluante ĉu akcidentige), kaj fojfoje alproksimiĝas al ekologia anarkiismo. La plej konata formo de tiu aktivismo estas la sojla maso, kiu amasiĝas ĉiu-vendrede en pluraj urboj monskale aŭ unuokaze por pli dikaj amasiĝoj.

Sporto kaj biciklado redakti

La sporto-bicikladaj provoj situas inter turisma biciklado kaj kurejoj, sed favore tempas pri provoj kun nombraj partoprenantoj, por ĉiuj. La aranĝantoj donas dorsnumeron kaj tempomezuron samkiel maratonoj de piedkurejoj. Sporte, biciklado temas pri diversaj fakoj : biciklado sur vojo, biciklado sur dromo, biciklado ĉiaterena (cyclo-cross), montobiciklado kaj biciklo-turismo, arta aŭ akrobata biciklado, BMX (mallongigo de Bicycle Motocross). Tiun sportaron administras la Internacia Biciklada Unio (Union Cycliste Internationale).

Ŝosea biciklado redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ŝosea biciklista konkurso.

Tiu sporto praktikiĝas per diversaj provoj :

  • Etapa kurejo, ekzemple la kurejoj naciaj (tiel Tour de France en Francio, Vuelta en Hispanio, Giro en Italio)
  • Klasika, kurejo unutaga senhalta (ekzemple Paris-Roubaix)
  • Individua tempa kurejo (ekzemple Granda premio de Nacioj)
  • Teama, skipa tempokurejo
  • Unutaga kurejo (Omloop Het Nieuwsblad)

Pri biciklado sur vojo, oni diras ke estas sporto teama, ties klaso estas individua.

Biciklistoj mortintaj dum kurejo redakti

Pro granda rapideco dum kurejoj, la bicikla sporto estas danĝera sporto kiu havas martirojn. Jen la listo de ĉefaj ĉampionoj mortintaj dum kuro :

Biciklado sur dromo redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Traka biciklado.

Bicikladdromaj provoj okazas laŭ diversaj tipoj. Ekzistas rapide( individue aŭ skipe), unukilometre (aŭ duonkilometre por virinoj), postkureje (individue aŭ skipe), tandeme. Ĉefaj konkursoj estas Olimpiaj Ludoj kaj monda ĉampionumo de biciklado sur dromo.

Dromon uzas ankaŭ biciklistoj por rekordo pri rapideco dum distancodaŭro difinitaj. La plej fama rekordo estas la rekordo de la plej granda laŭkurita distanco dum unu horo. La plej famaj kuristoj provis fari tiun rekordon (Fausto Coppi, Jacques Anquetil, Eddy Merckx, Francesco Moser, Miguel Indurain, Chris Boardman).

Ultrabiciklado redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ultrabiciklado.

Ultrabiciklado estas fako de biciklado proponante ekstreme longdistancan bicikladon (plurajn centojn, eĉ milojn da kilometroj). La kurejoj de ultrabiciklado povas disvolviĝi sur vojoj, aŭtomobilitineroj, aŭ sur ĉiaterena cirkvito. Ili estas krom al individuaj kuristoj ankaŭ ofte malfermataj al skipoj de du, kvar aŭ ok kuristoj en relajo.

La plej granda defio en ultrabiciklado estas la Race Across America (RAAM), kiu ĉiujare trairas Usonon de okcidento al oriento. En Eŭropo, ekde 2013, la Trans Continental Race (TCR) proponas la trapason de la kontinento komencante de Britio (aŭ de Belgio) ĝis Turkio.

Galerio redakti

 

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti