Bicikloturismo estas turismo per biciklo, alivorte longdistanca biciklado, kies ĉefa celo estas vojaĝado aŭ aventuro, kaj ne sporto, laboro aŭ transporto. Ekzistas multaj specoj de bicikloturismo, de unutaga ekskurso ĝis plurjara vojaĝo ĉirkaŭ la mondo.

Du bicikloturistoj en la montaro Torres del Paine, en Ĉilio

Specoj de bicikloturismo redakti

 
Biciklo ekipita por bicikloturismo

Oni povas distingi plurajn ĉefajn specojn de bicikloturismo:[1]

  • Bankokarta bicikloturismo: la bicikloturisto manĝas en restoracioj kaj tranoktas en hoteloj. Tiel li kunportas malmulte da materialo, kaj tio ebligas bicikli pli facile.
  • Subtenata bicikloturismo: la bicikloturisto (ofte kun grupo) estas sekvata de veturilo, kiu kunportas la tutan materialon (manĝaĵon, tendon…).
  • Memstara bicikloturismo: la bicikloturisto mem kunportas ĉion, kion li bezonas por esti memstara: materialon por tendumi (tendon, dormosakon…), akvon, manĝaĵon, kuirilon, krompartojn por sia biciklo… Ĉi tiu speco estas la plej malmultekosta.

Materialo redakti

 
Bicikloturisto, kies biciklo havas postveturilon

Bicikloturisto, kiu faras pli ol unutagan ekskurson, povas bezoni portilon kaj biciklajn sakojn, precipe se li kunportas tendon kaj vestaĵojn. Anstataŭ sakojn eblas uzi postveturilon.

Aldone, konsilindas kunporti ilojn por ripari la biciklon kaze de averio.

Referencoj redakti

  1. Advantages and disadvantages of the different types of bicycle tours. examiner.com (2011-08-02). Alirita 1-an de septembro 2013.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti