Bida estas grandurbo en Niĝera Ŝtato de Niĝerio. Ĝi estas ĉefsidejo de regno Nupe.

Bida
local government area of Nigeria
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 9° 5′ N, 6° 1′ O (mapo)9.08333333333336.0166666666667Koordinatoj: 9° 5′ N, 6° 1′ O (mapo) [+]
Areo 51 km² (5 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bida (Niĝerio)
Bida (Niĝerio)
DEC
Bida
Bida
Situo de Bida

Map

vdr

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Bida situas en la meza sekcio de la lando.

Historio redakti

En 1531 regno Nupe fondiĝis, kies centro estis Bida. En 1806 Imperio Fulani okupis ĝin. Inter 1847-1856 interna milito okazis en la tuta imperio, dume en 1850 13 km. longa urbomuro konstruiĝis. La komercado (ankaŭ sklavokomercado) kun la britoj komenciĝis en 1871. La britoj okupis la urbon en 1901.

Ekonomio redakti

Bida estas konata pri produktadoj el tradiciaj metioj, precipe vitro, ceramiko, latuno kaj kupraj pokaloj. En la apudaĵo oni kultivas sorgojn, miliojn, nuksojn, tabakojn, kotonojn, arakidojn, palmooleojn, cepojn, indigojn, sukerkanojn kaj fruktojn. Aliaj bredadas kaprojn kaj ŝafojn.

Klimato redakti

Bida situas en tropika kaj seka klimatoj. Estas pluva kaj seka sezonoj. La pluva sezono daŭras de aprilo ĝis oktobro, kiam la temperaturo atingas 30  °C (nokte 22  °C). Dum la seka sezono dumtage la temperaturo estas iomete pli, ol 40  °C (nokte 12  °C).

Trafiko redakti

El Bida kuras aŭtoŝoseoj al Abuĝo kaj Ilorin, krome estas 3 malpli gravaj vojoj, ekzemple al Minna.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti