Bierfarejo Braugold

La Braugold Vertriebs GmbH & Co. KG estis bierfarejo en Erfurto. Ĝi nombriĝis al la plej grandaj bierfarejoj de la Liberŝtato Turingio kaj estis intertempe eĉ la plej sukcesa marko tie[1].

Bierfarejo Braugold
negocobierfarejo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Sidejo Erfurto
Lando Germana Demokratia Respubliko
vdr
La eksa bierfarejo en la Schiller-strato en Erfurto.
Tramo kun reklamafiŝoj por la erfurta biero.

Historio ĝis 1990 redakti

Origine al la marko estis du bierfarejoj de la 19-a jarcento. Volkmar Döppleb estis aĉetinta du bierfarejetojn en la urbocentra strato Große Arche en 1822 kaj 1827. La unuiĝinta fabrikado transiris poste al la familio Baumann, kiu aĉetis en 1848 ankaŭ la bierfarejon Schedel. La dua branĉo fondiĝis de Christian Büchner per la akiro de la bierfarejo Zur Lauenburg. Sub lia estrado ekis la bierfarado sur nova loko en la Löber-antaŭurbo, proksime al la Urba parko. Tie oni faris bieron ĝis 2010.

En 1920 la Baumann-anoj aĉetis la bierfarejon Büchner kaj unuigis la du branĉojn. Samtempe oni kunfandiĝis kun la en Lepsiko fare de Carl Adolf Riebeck fondita bierfarejo Riebeck Brauerei AG. En la nove kreita grandbierfarejo oni produktis en 1921 ne malpli ol 100.000 hektolitrojn da biero. Post la Dua mondmilito la bierfarejo iĝis popolproprieta entrepreno. En 1956 la bierfarejo ricevis ankaŭ sian nunan nomon Braugold. En 1967 komenciĝis la produktado de la ĝis nun plejmulte vendata speco, nome de Braugold Pilsner Spezial. En 1969 oni unuigis 9 diversajn bierfarejojn en la erfurta distrikto sub la nomo VEB Getränkekombinat Erfurt kun sidejo kaj gvidado de la kombinato en Erfurto.

Post 1990 redakti

Post la Turniĝo unue transprenis la bierfarejon la privata bierfarejo Licher. En 1996 engaĝiĝis sin la posteuloj de la pli frua posedanto, la Riebeck-grupo, kiu tiutempe posedis ankaŭ la bierfarejon en Eisenach kaj la Wernesgrüner Brauerei en Steinberg. La 1-an de januaro la trinkaĵfarad-grupo Waldhoff transprenis la erfurtan bierfarejon.

En aŭtuno 2010 oni ĉesigis la produktadon en la erfurta entrepreno krom la miksado de la bierspicoj por la 7 Braugold-bierspecoj. La entrepreno evidente estis tro malmoderna por bierfari sen deficito. La bierfarado nun iĝis en bierfarejo de Brunsvigo[2].

Sur la iama grundo de la bierfabriko baldaŭ estos loĝejoj taŭgaj por maljunuloj, sed ankaŭ loĝejoj por studentoj, eble ankaŭ gastejo kun eta bierfarejo. Dum 2013 fariĝis la reenkonstruo de la konstruoj, kiuj ne estas monumentprotektitaj.

Subnotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti