Big Nose Kate, fakte Mary Katharine Haroney (ankaŭ konata kiel Kate Fisher, Kate Elder kaj Mary Cummings), (naskiĝis la 7-an de novembro 1850 en Peŝto, Hungario – mortis la 2-an de novembro 1940 en Prescott, Arizono, Usono), estis usona prostituitino. Ŝi iĝis konata kiel longtempa akompanulino de revolvera famulo John Henry „Doc“ Holliday. Kiel figuro de la usona folkloro, ŝia vivo estis prilaborita en diversaj verkoj, ekz. en vesterno de John Wayne La kvar filoj de Katie Elder, kio baziĝis libere sur ŝia vivo. Ŝin ludis Faye Dunaway en la filmo Doc de 1971.

Big Nose Kate
Persona informo
Naskiĝo 7-an de novembro 1850 (1850-11-07)
en Peŝto
Morto 2-an de novembro 1940 (1940-11-02) (89-jaraĝa)
en Prescott (Arizono)
Tombo Arizona Pioneers Home Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo prostituito
vdr

Junaĝo kaj morto de la gepatroj redakti

Kate estis la plej aĝa el 11 infanoj de kuracisto Dr. Michael Haroney kaj lia dua edzino Katharina Baldizar Haroney. Ŝi ricevis larĝan edukadon, ŝi parolis la hungaran, francan, hispanan kaj anglan lingvojn. Ŝia patro estis ekde 1862 persona kuracisto de pli posta meksika imperiestro Maksimiliano la 1-a. Ĝis 1865 vivis ŝi en Meksik-urbo. La 26-ab de marto 1865 mortis ŝia patrino, du monatojn poste la patro. Resto de la familio rifuĝis post senpotencigo kaj ekzekuto de Maksimiliano en 1867 al Davenport en federacia ŝtato Iowa.

Kate kaj ŝiaj gefratoj estis en diversaj fleghejmoj. Ŝikomencis en 1867 flegadon ĉe Otto Smith. Ŝi do rifuĝis en la sama jaro per ŝipo al St. Louis en federacia ŝtato Missouri. Kvankam la kapitano de la ŝipo malkovris ŝin kiel nepagatan kaŝpasaĝeron, ŝi do povis pluŝipi. En St. Louis, ŝi uzis la familian nomon de la kapitano kaj kiel Kate Fisher kaŝis sin en monaĥeja lernejo, kie ŝi lernis tie ĝis 1869.

Kate kaj Doc Holliday redakti

Kate translokiĝis en ĉ. 1874 al Dodge City en Kansas, kie ŝi uzis la nomon Kate Elder. Ŝi laboris kiel ĉiesulino en bordelo, kiun fukciigis Nellie „Bessie“ Earp, edzino de James Earp, pli aĝa frato de la konataj fratoj Wyatt Earp, Virgil Earp kaj Morgan Earp. Tio estas diskutata, ĉu tiutempe Kate konatiĝis kun Wyatt Earp aŭ ŝi havis iun rilaton al li. Ŝi mem aldonis pli poste, ke ŝi vidis lin jarojn poste la unuan fojon.

Kate poste translokiĝis al Fort Griffin en federacia ŝtato Texas, kie ŝi konatiĝis kun Wyatt Earp kaj John Henry „Doc“ Holliday. Kune kun Doc Holliday veturis ŝi al Dodge City, kie Wyatt Earp ripozis, kaj rezidis kun li en Dodge House Hotel. Ŝi plenumis la sekvajn jarojn kun Doc Holliday, komence en Dodge, pli poste en Deadwood, South Dakota, en Las Vegas, en New Mexico kaj en Prescott, Arizona. En areo de Globe fukciigis ŝi sub la nomo Big Nose Kate bordelon. Ŝi vivis en 1880 en la tiam floranta arĝenta urbo Tombstone en Arizono. Tie ŝi akiris relative riĉecon danke al al bone funkcianta bordelo. Doc Holliday aliĝis al ŝi en la sama jaro, post kiam li havis en Tucson sukcesan serion en kartoludoj Faro kaj pokero.

Kiam Doc Holliday estis eksuspektita, ke li partoprenis en poŝta prirabo en proksimo de Tombstone, la 15-an de marto 1881, ŝi elparolis – pos disputo- kontraŭ li. Onidire, amlamiko de Doc Holliday drinkigis ŝin kaj poste priparolis por la elparolo. Surbaze de tiu elparolo, Doc Holliday estis arestita kaj liberigita nur post kiam ŝi sobre la elparolon retiris en la sekva tago.

Big Nose Kate reveturis al Globe, retenis do la kontakton al Holliday. En Tombstone ŝi estis atestanto de pafado ĉe O. K. Corral en 1881. Post morto de Morgan Earp, ŝi sekvis Doc Holliday al Colorado, kiu tiu mortis en Glenwood Springs.

Malfrua vivo redakti

Post morto de Holliday, Big Nose Kate geedziĝis kun ferforĝisto George Cummings, sed ili disiĝis post unu jaro. Pli poste ŝi reiris al Arizona, kie ŝi laboris ĝis 1930 kiel dom-mastrumistino. Ŝi plenumis siajn lastajn jarojn en hejmo por olduloj en Prescott. Ŝi mortis en 1940 kaj estis entombigita sub nomo Mary K. Cummings en Prescott.

Literaturo redakti

  • Glenn G. Boyer: „Who Was Big Nose Kate?“ ( Wyatt Earp, Family Friends and Foes, Volume I). Arizona University Press, Historical Research Associates, Rodeo (New Mexico/USA) 1997, ISBN 1-890670-06-5. angle
  • Karen Holliday Tanner: Doc Holliday: a family portrait. University of Oklahoma Press, Norman (Oklahoma/USA) 1998, ISBN 0-8061-3036-9. angle