Biglen

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Biglen (stacidomo).


Biglen estis urbo ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Konolfingen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1724 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Biglen
Blazono de Biglen
Blazono de Biglen
Blazono de Desiswil ĉe Münchenbuchsee
Vintra rigardo de Rüttihubelbad al la Marĉo de Walkringen, Biglen kaj la Bernaj Alpoj
Vintra rigardo de Rüttihubelbad al la Marĉo de Walkringen, Biglen kaj la Bernaj Alpoj
Vintra rigardo de Rüttihubelbad al la
Marĉo de Walkringen, Biglen kaj la Bernaj Alpoj
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Konolfingen
Koordinatoj  46° 55′ 48″ N 7° 37′ 12″ O / 46.93000 °N, 7.62000 °O / 46.93000; 7.62000 (mapo)Koordinatoj: 46° 55′ 48″ N 7° 37′ 12″ O / 46.93000 °N, 7.62000 °O / 46.93000; 7.62000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1724
Areo 3,59 km²
Alteco 739 m super marnivelo
Poŝtkodo 3507
Komunumkodo 0603
Mapo de Biglen
Mapo de Biglen
Mapo de Biglen
vdr

Geografio redakti

Biglen situas en la valo de la rojo de Bilgen, okcidenta alfluanto de Emme kaj do fakte malgraŭ la politika aparteno al Berno-Mezlando estas parto de la regiono Emme-Valo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Biglen kaj la vilaĝeto Enetbach (en la alemana lingvo Änetbach), kaj diversaj izolitaj bienoj kaj domgrupoj. Sude de la komunumo etendiĝas la marĉo de Walkringen.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,59 km², de kiuj 6,1% estas kovritaj de arbaro, 72,4% servas por agrikulturo kaj 21,2% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Biglen limas en nordoriento kaj oriento al Arni, en sudoriento al Grosshöchstetten, en sudo al Schlosswil, en okcidento al Worb, kaj en nordo al Walkringen.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Affoltern en Emme-Valo al Konolfingen. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de la kompanio Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo de Burgdorf al Thun.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Biglen datiĝas el la jaro 894 kiel Pigiluna. En la jaro 1236 aperis la mencio Biglun.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti