Bildŝtono estas ŝtono kun ĉizitaj bildoj, pli aĝa ol la runŝtonoj. Aparte multaj, la bildŝtonoj estas en Gotlando.

La plej multaj gotlandaj bildŝtonoj verŝajne estas memorŝtonoj, origine starigitaj sur tombokampoj.

Ekde la 5-a jarcento kaj ĝis la 8-a jarcento, ili ofte estas hakilformaj (kun la akra flanko supren), kun malmultaj bildoj.

Dum la 8-a jarcento, ili ofte estas lokigitaj ĉe vojoj kaj kunvenlokoj. Tiam, ili estas fungoformaj kaj bildriĉaj, ofte kun pluraj bildkampoj. Multaj bildoj havas motivojn el la nord-ĝermana mitologio, sed kelkajn oni povas interpreti kiel scenoj el la verkoj de Homero.

Dum la 11-a jarcento, la bildojn anstataŭas runoj. Tiam do ne plu temas pri bild- sed pri runŝtonoj.

Kelkan faktojn oni konas nur danke al la gotlandaj bildŝtonoj, ekzemple la ŝaktabulan aspekton de la vikingŝipaj veloj (vidu la bildon sube).

La plej multaj gotlandaj bildŝtonoj ne plu staras en siaj originaj lokoj. Ofte oni uzis ili kiel konstrumaterialo en preĝejoj kaj tomboj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti