BildostrioBildstrio estas sekvenco de desegnaĵoj aranĝitaj en interrelatitaj paneloj por elmontri mallongan humuraĵon aŭ formi rakonton, ofte seriigitan, kun teksto en vezikoj kaj bildotekstoj. Tradicie, dum la 20-a jarcento kaj en la 21-a, tiuj estis publikigitaj en gazetoj kaj revuoj, laŭ horizontalaj strioj presitaj nigreblanke en ĉiutagaj ĵurnaloj, dum dimanĉaj gazetoj ofertis pli longajn sekvencojn en specialaj tutkoloraj bildstriaj sekcioj. Kun la evoluo de la interreto, ili komencis prezentiĝi enretaj kiel retbildstrioj.

Kovrilo de bildliteratura libro de Mafalda. Temas pri kompilaĵo de bildostrioj.

Bildostrio, kiu laŭ difino, devus esti nur unustria bildrakonto, kiu dekomence estis ofta formato en paperaj ĵurnaloj kie ili ludas tre kuriozan kaj specifan rolon, tute aparte de la cento da ĵurnalismaj tekstoj en la sama kunteksto, sed kiu aplikiĝas pli loze, al mallongaj (maksimume unupaĝaj) verkoj (iom analoge al «noveloj», «fabeloj» aŭ «rakontoj» en literaturo); dum la komenca signifo kongruus plie kun la simpla epizodo. Ekzemploj de bildstrioj estas la rakontoj pri La Reĝo de Umo, kiuj iam aperis en la revuo Kontakto, aŭ la strioj de la argentina verkisto Quino pri la knabineto Mafalda.

Priskribo redakti

Ekzistis pli ol 200 diversaj bildostrioj kaj ĉiutagaj bildostripaneloj nur en usonaj gazetoj sole ĉiun tagon por la plej granda parto de la 20-a jarcento, por totalo de almenaŭ 7,300,000 da epizodoj.

Strioj estas skribitaj kaj tiritaj fare de bildstriartisto aŭ karikaturisto, nome bildliteraturisto. Kiel la nomo implicas, bildstrioj povas esti humuraj (ekzemple, "gag-po-tagaj" strioj kiel ekzemple Blondie, Bringing Up Father, Marmaduke, kaj Pearls Before Swine).

Komencante en la fino de la 1920-aj jaroj, bildstrioj disetendiĝis de siaj ŝercaj originoj por havi aventurrakontojn, kiel vidite en Popeye, Captain Easy, Buck Rogers, Tarzano, kaj Tinĉjo. Sapoperaj kontinuecstrioj kiel ekzemple Juĝisto-Parker kaj Mary Worth akiris popularecon en la 1940-aj jaroj. Ĉiuj estas nomitaj, senmarke, bildstrioj, kvankam karikaturisto Will Eisner sugestis ke "sequential art" (sinsekva arto) estus pli bona ĝenro-neŭtrala nomo.

Ankaŭ en Granda Britio kaj la cetero de Eŭropo, bildstrioj estas seriigitaj en komiksaj revuoj, kie la rakonto de strio foje daŭrigas pli ol tri paĝojn aŭ pli. Bildstrioj aperis en usonaj revuoj kiel ekzemple Liberty kaj Boys' Life kaj ankaŭ sur la frontpaĝoj de revuoj, kiel ekzemple la apartaĵo Flossy Frills en la dimanĉa gazetaldono The American Weekly.

Vidu ankaŭ redakti