William Maher, Jr. (Novjorko, la 1-an de januaro 1956) estas televida prezentisto, politika komentariisto, aktoro kaj verkisto kaj humuristo el Usono. Li prezentis la televidprogramon Politically Incorrect en Comedy Central kaj ABC, kaj nuntempre prezentas Real Time with Bill Maher en HBO. La 1-an de junio 2006 li ekprezentis programon kiu estas elsendata nur interrete ĉe Amazon.com titolata Amazon Fishbowl.

Bill Maher
Persona informo
Bill Maher
Naskonomo William Maher
Naskiĝo 20-an de januaro 1956 (1956-01-20) (68-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Cornell • Pascack Hills High School vd
Profesio
Okupo komikisto • televida prezentisto • verkistoscenaristoaktoroĵurnalistofilmproduktoro • televida produktoro vd
Aktiva dum 1979– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Maher estas bone konata pro siaj satiroj kaj politikaj komentarioj, kiuj ĉirkaŭas ampleksan varion de temoj, el la dekstro al la politika maldekstro, multaj specoj de burokratio, politiko, Hollywood, la amaskomunikiloj, kaj pri povuloj ĉu politikistoj ĉu aktoroj inter aliaj. Li subtenas la leĝigon de la mariĥuano, la samseksa edziĝo.. Krome li akre kaj moke kritikas la religiojn kaj estas ano konsilisto de la fondaĵo Project Reason. Maher enviciĝas en la numero 38 de Comedy Central inter la 100 plej bonaj komediistoj el ĉiuj epokoj.