Billund estas urbeto en la regiono Syddanmark (suda Danio) de Danio, centre de la duoninsulo Jutlando. Temas pri la dua plej granda urbo en la samnoma komunumo. Laŭ la stato de 2009 la urbeto havas 6.033 loĝantojn.

Billund
urbeto

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 7190
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 194  (2014) [+]
Geografio
Geografia situo 55° 44′ N, 9° 7′ O (mapo)55.7308333333339.1152777777778Koordinatoj: 55° 44′ N, 9° 7′ O (mapo) [+]
Alto 58 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Billund (Danio)
Billund (Danio)
DEC
Billund
Billund
Situo de Billund

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Billund [+]
vdr

Billund internacie aparte konatas pro la sidejo de la dania firmao LEGO, kiu produktas infanludilajn konstruobrikojn, kaj pro la porinfana amuzparko Legoland Billund.

Geografio redakti

Billund situas 13 kilometrojn oriente de la samkomunuma urbo Grindsted, 56 kilometrojn nordoriente de Esbjerg kaj 27 kilometrojn okcidente de la regiona ĉefurbo Vejle.

 
la flughaveno Billund

Trafiko redakti

La urbo posedas internacian flughavenon kun 3100 metrojn longa avia dromo. La flughaveno estas la dua plej granda en Danio kaj havas la IATA-kodon BLL. Laŭ propraj informoj, la flughaveno dum la jaro 2007 havis pli ol 2,2 milionojn da pasaĝeroj.[1].

Referencoj redakti

  1. retejo de la flughaveno Billund. Arkivita el la originalo je 2007-02-27. Alirita 2009-05-05.

Eksteraj ligiloj redakti