Biogeokemia, aŭ biogeoĥemia, ciklo (ankaŭ pli ĝenerale ciklo de materio) estas la vojo laŭ kiu kemiaĵo cikligas aŭ cikliĝas tra la biotaj kaj abiotaj areoj de la Tero. La biota areo estas la biosfero kaj la abiotaj areoj estas la atmosfero, hidrosfero kaj litosfero. Estas biogeokemiaj cikloj por kemiaĵoj, kiel kalcio, karbono, hidrogeno, hidrargo, nitrogeno, oksigeno, fosforo, seleno, fero kaj sulfuro, same kiel molekulaj cikloj, kiel por akvo kaj siliko. Estas ankaŭ makroskopaj cikloj, kiel la roka ciklo, kaj homhelpitaj cikloj por sintezaj komponaĵoj kiel la poliklorizitaj bifeniloj (PKB-oj). En kelkaj cikloj estas rezervejoj en kiu kemiaĵo povas resti aŭ esti retenita por longa tempoperiodo.

En strando samtempe videblas la atmosfero (aero), la hidrosfero (oceano) kaj la litosfero (grunda sablo); en ĉiuj el ili okazas biogeokemiaj cikloj.