Oni nomas de kelkaj jaroj biopiratado la agon, per kiu la natura kuraca efiko de plantoj, plej ofte en triamondaj landoj, aŭ la tradiciaj indiĝenaj konoj pri uzo, ekzemple kuraca, de plantoj, estas kaptitaj kaj poste privatigitaj de okcidentaj egfirmaoj.

Priskribo redakti

Konsidere ties internacia merkata potencialo, bioteĥnologia firmao povas informiĝi ĉe iu indiĝena komunumo en biodiverseco riĉa lando pri la disponebleco de interesa rikoltplanto aŭ kurace utiligebla sovaĝa kreskaĵo de la arbaro. Malkovrante, ke tiu plantvario kaj ties ecoj havas merkatan potencialon en la riĉaj landoj, la firmao akiras kelkajn ekzemplerojn.

Poste la firmao genetike inĝenieras proksiman surogaton de la origina natura planto, gardante ties dezirindajn naturajn virtojn. Ĉar ĝi estis genetike inĝenierita nova plantovario, ĝi povas esti patentigita.

La firmao povas eĉ peti protekton de siaj "intelektaj posedrajtoj" en la devena lando mem cele malhelpi kunekziston de la natura formo kaj sia variaĵo. Ĝi povas malpermesi, ke la tradicia vario estu vendata sub sia nomo. En ekstrema okazo la devenlando aŭ indiĝena komunumo perdas la rajton plu kultivi kaj uzi sian tradician kreskaĵon aŭ tradician konon.

Vidu ankaŭ redakti