Bir TawilBir Taŭil (en egipta araba: بير طويل‎, latinigita: Bīr Ṭawīl, laŭlitere 'alta akva puto', [biːɾ tˤɑˈwiːl]) estas 2060 km2 areo apud la bordo inter Egiptio kaj Sudano. Ĝi estas sen loĝantoj, kaj nek Egiptio nek Sudano postulas ĝin. Bir Tawil lokiĝas apud la Triangulo Halaib, kiun ambaŭ Egiptio kaj Sudano pretendas.

Bir Taŭil
Regiono
nenies tero • pridisputata teritorio [+]

- koordinatoj21° 52′ 14″ N, 33° 44′ 14″ O (mapo)21.87055555555633.737222222222Koordinatoj: 21° 52′ 14″ N, 33° 44′ 14″ O (mapo)
Areo2 060 km² (206 000 ha) [+]

HorzonoUTC+02:00 [+]

Bir Taŭil (Tero)
Bir Taŭil (Tero)

Bir Taŭil (Sudano)
Bir Taŭil (Sudano)
DEC
Bir Taŭil
Bir Taŭil

Map
Bir Taŭil
Vikimedia Komunejo:  Bir Tawil [+]
vdr
Mapo kiu montras la postulon de Egiptio (flava kaj verda), de Sudano (blua kaj verda), la Triangulo Halaib (verda), kaj Bir Tawil (la blanka areo inter Egiptio kaj Sudano).

Ĝia stato de terra nullius estas pro malakordo inter la rekta politika bordo inter Egiptio kaj Sudano establita je 1899, kaj la nerekta administra bordo establita je 1902. Egiptio asertas la politikan bordon, kaj Sudano asertas la administran bordon, do rezulte la Triangulo Halaib estas postulata de ambaŭ, kaj Bir Tawil de neniuj.

Historio redakti

 
Mapo de la Triangulo Halaib kaj de Bir Taŭil de 1912.

Je 19 januaro 1899, akordo inter la Unuiĝinta Reĝlando kaj Egiptio difinis "Soudan" kiel la "teritorioj sud de la 22-a cirklo de latitudo".[1] Je 4a de novembro 1902, la UR desegnis alian "administran bordon", kiu pli taŭgis por la efektiva land-uzado de la regionaj triboj.[1] Bir Taŭil estis paŝtejo uzata de la Ababda tribo proksima al Asuano, kaj konsekvence estis metita sub Egipta administracio de Kairo. Simile, la Triangulo Halaib al la nordoriento estis metita sub la Brita guberniestro de Sudano, ĉar la kulturo de ĝiaj loĝantoj estis pli proksimaj al Ĥartumo.

Egiptio postulas la originan bordon de 1899, la 22-an latitudo-cirklon, kiu metus la Triangulon Halaib en Egiptio kaj Bir Taŭil en Sudano. Kontraŭe, Sudano postulas la administran bordon de 1902, kiu metus Halaib en Sudano, kaj Bir Taŭil en Egiptio. Konsekvence, ambaŭ ŝtatoj postulas la Triangulon Halaib kaj neniu postulas la multe malpli altvaloran Bir Taŭil, kiu estas nur dekone granda, kaj kiu havas nek daŭrajn loĝantojn nek marbordon. Ne estas leĝa bazo laŭ kiu Sudano aŭ Egiptio povas postuli ambaŭ teritoriojn, kaj neniu lando volas cedi Halaib. Bir Taŭil estas unu el malmultaj mond-regionoj kiujn neniu ŝtato postulas. Aserteble, Egiptio ankoraŭ administras la teritorion, sed neniu registara mapo indikas tion. Post la holokaŭsto, aparta ŝtato estis proponita por la pluvivaj Ciganoj, kaj Bir Tawil estis elektita. Tamen, pro la malgastama klimato kaj malkonsentoj inter la, tiu ideo ne estis efektivigita.[2][3]

Geografio kaj klimato redakti

Klimata diagramo de Bir Taŭil
JFMAMJJASOND
 
 
0
 
26
7
 
 
0
 
28
8
 
 
0
 
32
11
 
 
1
 
37
16
 
 
3
 
40
20
 
 
0
 
42
22
 
 
1
 
42
24
 
 
2
 
42
24
 
 
1
 
41
22
 
 
1
 
38
19
 
 
0
 
32
13
 
 
0
 
27
9
Temperaturo je °CSumo de precipitaĵoj je mm

Bir Taŭil ampleksas 2060 km2. Ĝia norda bordo estas 95 km longa, ĝia suda bordo 46 km, ĝia orienta bordo 26 km kaj ĝia okcidenta bordo 49 km. En la nordo de la areo estas la monto Jabal Taŭil (جبل طويل), kiu estas 459 m alta. En la oriento estas Jebel Hagar ez Zarqa, la plej alta loko de Bir Taŭil, kiu havas altecon de 662 m. En la sudo estas la ŭadi Taŭil (وادي طويل), kiu ankaŭ nomiĝas Khawr Abū Bard.

La klimato de Bir Taŭil estas, laŭ la Köppen klimata klasado, BWh varma seka dezerto. Dum la someraj monatoj, la temperaturo kutime superas 40  °C. Dum la mallongaj vintroj (Decembro-Februaro), Bir Taŭil estas plej malvarma, kun ĉiutagaj plej altaj temperaturoj de 26-28  °C. La ĉiutaga temperatura gamo estas granda, kiel estas kutima en dezertoj; la noktaj temperaturoj kutime estas 18-20  °C pli malaltaj ol la pinto.[4]

Postuloj redakti

Pro ĝia de jure stato kiel nepostulata teritorio, pluraj personoj kaj organizaĵoj provis postuli Bir Taŭil kiel mikronacio. Tamen, neniu estas serioze konsiderata de la internacia komunumo, kaj pro ĝia foreco kaj malfacila klimato de la regiono, la grandparto de la postuloj estas deklaritaj interrete de aliaj lokoj. Neniu registaro aŭ internacia organizaĵo akceptas ajnan de tiuj postuloj.[5][6]

En la esperantlingva gazeto pri flagoj nome VENTO aperis artikolo pri la flagoj uzitaj en tiuj postuloj.[7]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 International Boundary Study: Sudan – Egypt (United Arab Republic) Boundary, p. 2, 3. Bureau of Intelligence and Research (27a de julio 1962). Arkivita el la originalo je 2014-01-14. Alirita 2020-05-08. Arkivigite je 2014-01-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-01-13. Alirita 2020-05-08.
  2. Official version of map of Egypt. Arkivita el la originalo je 2013-05-26. Alirita 2020-05-08. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-05-26. Alirita 2020-05-08.
  3. (2010) “Egypt”, CIA World Factbook 2010. CIA.
  4. "Climate: Bir Tawil
  5. "Welcome to the land that no country wants", 2016-03-03. Kontrolita 2020-05-08.
  6. Liston, Enjoli, "American plans to use his piece of Africa for advancement of science", 2014-07-16. Kontrolita 2020-05-08.
  7. VENTO 7, pp. 3-8.

Eksteraj ligiloj redakti