Birján, kroate Birjan estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Pécs.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Birján situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, fine de sakovojo el ĉefvojo Pécs-Mohács. Urboj Kozármisleny troviĝas je 9, Bóly 14, Pécs 17, Villány 19, Siklós 21, Harkány 24, Mohács 29 km-oj.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum la kuprepoko kaj bronzepoko. En 1295 abatejo fondiĝis, kiu ĝis 1543 funkciis. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1307 laŭ tiama hungara ortografio "Beran". En 1543 la turkoj faris senhoma la vilaĝon. En la 17-a jarcento komence bosnoj, poste hungaroj alvenis. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. En 1930 vivis en Birján 356 hungaroj, 105 germanoj, 95 kroatoj kaj 11 ceteraj.

En Birján migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti