Birmaj Tagoj (angle Burmese Days) estas romano de la Brita verkisto George Orwell. Eldonita en 1934 kaj malstrikte bazita sur la kvinjara posteniĝo de Orwell kiel policano en la Hinduja Impiria Polico en Birmo (nun Myanmaro), ĝi estas kaŭstika, rapid-takta rakonto pri la krepuskaj tagoj de Brita imperiismo antaŭ la Dua Mond-Milito. Eldonistoj malentuziasmis eldoni la libron timante kalumni-procesojn. Neniu demisinta Brita oficiroj procesis pri kalumnio, sed la libro ne haveblis en Hindujo kaj Birmo. La faktoj kaj karakteroj estis realaj, kaj nur pro la insisto de la eldonistoj estis ŝanĝitaj iuj lokoj kaj nomoj. La romanon iuj komparis aprobe kun similaj verkoj de aliaj intermilitaj Britaj romanistoj kiel Graham Greene kaj Somerset Maugham.

Burmese Days
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro George Orwell
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato oktobro 1934
Eldonejo Harper
Loko de rakonto Azio
vdr

Intrig-resumo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La rakonto fokusas sur kelkaj angloj en la ligna industrio en malgranda komunumo en norda Birmo kiujn manipulas korupta loka administristo, U Po Kuin, kies ĉefa ambicio estas fariĝi membro de la Eŭropa Klubo, iu privata organizaĵo, kaj aparte, sur la karaktero John Flory, kiu ekkonstatadas ke li vivas diboĉeman fraŭlan vivon en Birmo, kaj ke li edziĝu kaj ne forspezu la reston de sia vivo solece. La fato de Flory, kiun aranĝis U Po Kyin fiksas la faton de aliaj malĉefaj karakteroj.

Karakteroj en Birmaj Tagoj redakti

  • John Flory — La ĉefa karaktero kaj membro de la Eŭropa Klubo. Li havas haŭtmakulon survizaĝan kiun li klopodadas kaŝi de ĉiuj kiujn li renkontas. Li bone interamikas kun indiĝeno, d-ro Veraswami, kaj ĝenerale ŝatas la lokan kulturon, kio konfliktigas lin kun membroj de la klubo, kiuj jam malŝatas liajn bolŝevikajn opiniojn. Lin celtabulumas U Po Kyin, sed li tion ne konstatas.

    Li enamiĝas kun Elizabeto, sed dufoje ŝin perdas danke al Ma Hla May kaj la onklino de Elizabeto. Li sin mortigas post kiam li perdas Elizabeton la duan fojon.

  • Elizabeth Lackersteen — Needziniĝinta virino el Anglujo kiu elspezis multan tempon en Parizo, kiun ŝi malamis. Flory ŝin savas kiam ŝi kredas sin atakata de malgranda akvobubalo. Ŝi amas ĉasadon kaj la mortigadon de bestoj. Ŝi komencas havi favorsentojn por Flory sed baldaŭ distingas sin aŭdinte rumorojn ke Flory amoris kun indiĝenino. Aldone, ŝi malŝatas tiujn, kiujn ŝi nomas "altbrovuloj" kaj Flory, laŭ ŝi, estas tia. Post forlasi Flory-on la unuan fojon ŝi amindumas al Verrall, kiu abrubte ŝin forlasas sen adiaŭi. Post forlasi Flory-on la duan fojon (kaj lia sinmortigo), ŝi edziniĝas al klubano nomita McGregor.
  • Ges-roj Lackersteen — La geonkloj de Elizabeto. S-ro Lackersteen estas amorema drinkemulo kies sola vivocelo estas ĝui 'bonan tempon', kion li sukcesas fari kiam sia edzino ne 'vigilas kiel kato super mustruo'. S-ro Lackersteen eĉ faradas amorprovojn al sia propra nevino (Elizabeto). S-rino Lackersteen estas imagiva virino kiu rolas kiel 'memsahib' kaj kiel la plejmulto ne plaĉiĝis de la fremda lando nek de ĝia kulturo.
  • Dr Veraswami — Hinda kuracisto kaj amiko de Flory. Kvankam Hindo, li respektas la Anglajn koloniistojn kaj ofte mencias siajn proprajn etnanojn kvazaŭ homoj malsuperaj al la Angloj. Veraswami kaj Flory ofte diskutas diversan temojn en kiuj Vereswami simpatias al la Angloj kaj Flory simpatias al la indiĝenoj. Lin celtabulumas U Po Kyin por kluba membriĝo. Li batalas por haltigi tumultaĉon kaŭzitan de U Po Kyin. Perdas sian influivon kiam lia reprezentanto Flory mortas. Posteniĝas en alia malprospera malsanulejo.
  • U Po Kyin — Fiatakema kaj ruza administristo kiu faras vendettojn kontraŭ Flory kaj Veraswami. Li aranĝas tumulton, sed estas venkata de Flory, kiu ĝin haltigas. Kyin fariĝas membro de la Eŭropa Klubo kiam Flory mortas. Finfine, mem mortas en peka stato, antaŭ demisio kaj la konstruo de pagodoj.
  • Ma Hla May — Amorantino de Flory. Persiste petadas de li monon kiam li ŝin forpelas favore al Elizabeto. Danke al U Po Kyin ŝi detruas la rilaton inter Flory kaj Elizabeto kaj iras labori alialoke en bordelo.
  • Ko S'la — Servisto de Flory. Kvankam li bone servas Flory-on, li ne aprobas multajn ties agadojn. Li kontraŭstaregas la rilatojn de Flory kun Ha Hla May kaj ankaŭ protestas kiam Flory sin vundas en sporta harzadaĵo.
  • Verrall — Abomena kanajlo kaj armea policano kiu malŝategas ĉiujn krom se tiuj escepte bonaj polo-ludantoj estas. Finfine forlasas Elizabeton sen adiaŭi.
  • Ellis — Rasista membro de la klubo. Ĝuas veki skandalojn kaj malŝatas Flory-on pro tio ke li amikas kun indiĝenoj.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Eksteraj ligiloj redakti