Birthright Armenia

Birthright Armenia (armene Դեպի Հայք) estas volontula interŝanĝo-programo kiu proponas stipendiojn al la partoprenantoj por helpi Armenion en ĝia disvolvo. La kreado de Birthright Armenia okazis en 2003 kiel internacia neprofitcela organizaĵo. Ĝiaj celoj inkludas la plifortigon de la interrilatoj inter Armenio kaj la junaj reprezentantoj de la Armena diasporo. La partoprenantoj havas la ŝancon partopreni la vivon de la armenaj civitanoj. En 2011, la programo de Birthright Armenia havis 650 partoprenantojn el 30 landoj.

Birthright Armenia
Դեպի Հայք
emblemo
ne-registara organizaĵo
Komenco 2003 vd
Geografia situo 40° 10′ 35″ N, 44° 30′ 51″ O (mapo)40.17629544.514301Koordinatoj: 40° 10′ 35″ N, 44° 30′ 51″ O (mapo)
Lando(j) Armenio vd
Sidejo Erevano
Birthright Armenia (Armenio)
Birthright Armenia (Armenio)
DEC
Birthright Armenia
Birthright Armenia
Map
Birthright Armenia
Retejo Oficiala retejo
vdr

Postuloj de la organizaĵo redakti

La postuloj de la organizaĵo estas:

  1. La petanto devas esti de armena origino, inter 20 kaj 32-jaraĝa.
  2. Lia restado en la programo estos de almenaŭ du monatoj.

Aliaj organizaĵoj redakti

Tiu ĉi organizaĵo ne devus esti konfuzita kun la organizaĵo "Birthright Israel", kiu proponas kulturajn kaj edukajn interŝanĝojn, rilatajn al la judaj historio kaj kulturo, nek kun la organizaĵo "Irishway", kiu estas grupo kiu organizas vojaĝojn por la usonaj studentoj de irlanda deveno por doni al ili ŝancon studi en Irlando.

Eksteraj ligiloj redakti