Tiu ĉi artikolo temas pri okcidentafrika etno. Se vi serĉas sudafrikan etnon, vidu Bizaoj

La bisaoj (aliaj nomoj: Bisa, Biza, Bokhobaru, Bokobaru, Busa, Busanga, Wiza, Zogbe) estas okcidentafrika etno, kiu loĝas en sudorienta Burkina Faso, nordorienta Ganao, Ebur-Bordo kaj Togolando. En Burkino vivas proksimume 413.000 bisaoj, en Ganao proksimume 176.000, en Ebur-Bordo proksimume 99.000 kaj en Togolando proksimume 4.700.

Bisaoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr

La bisaoj distingas sin de siaj najbaroj precipe per la bisaa lingvo, kiu kontraŭe al tiuj de la najbaroj estas mandea lingvo. Krom tiu malproksima lingva parenceco ili kulture ne havas okulfrapajn komunecojn kun la mandeaj etnoj de la grandaj mezepokaj mandeaj reĝlandoj. Centroj de la bisaoj estas la urboj Garango, Zabré kaj Tenkodogo en la provinco Bulguo (Boulgou).

Eksteraj ligiloj redakti