Biskupová
Biskupová, hungare Püspökfalu [puŝpokfalu] estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Topoľčany.
Biskupová | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 956 07 (pošta Veľké Ripňany) | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 244 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 74 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 28′ N, 17° 59′ O (mapo)48.462517.983333Koordinatoj: 48° 28′ N, 17° 59′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 163 m [+] | ||
Areo | 3,3 km² ( 330 ha) [+] | ||
| |||
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
Biskupová situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Nitra-Radošina. Topoľčany troviĝas 20 km-ojn.
Historio redakti
La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1326 en latina formo "Villa Domini Episcopi Nitriensis", en hungara formo "Pispeky" en 1440 apartenanta al episkopejo de Nyitra. En 1828 vivis tie 146 homoj en 21 domoj. Tiutempe la komunumo estis kampurbo. En 1910 loĝis en Püspökfalu 210 homoj, (196 slovakoj, po 7 hungaroj kaj germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nagytapolcsány, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1944 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Biskupová 237 homoj, (ĉiuj slovakoj).