Bistroo (france bistro(t)) estas simpla manĝejo kaj trinkejo, kiu pozicias inter restoracio kaj kafejo. Bistroo foje ankaŭ nomiĝas restoracieto.

Bistroo en Parizo
Taverno en Belgio
Jean Béraud, En la bistroo.

En kelkaj landoj oni ofte parolas pri manĝkafejotaverno.

Etimologio redakti

La origino de la vorto estas necerta. Unu varianto kun populara origino sin apogas sur la supozo ke la vorto deriviĝis de la rusa vorto por "rapida" (ruse быстро, bistro).

Aliaj variantoj estas "eta servisto" (france: Bistraud, el la potavia dialekto) aŭ la nomo de de mikstrinkaĵo el kafo kaj brando (france: bist(r)ouille), la proprulo nomiĝas 'bistrotiér'.