Bitlibro

libro, eldonita kiel komputila cifereca dosiero

Bitlibro, aŭ cifereca libro, plej ofte konata kiel elektronika libro estas libro disponigata en cifereca, bita formo, kiel komputila dosiero de speciala tipo. La dosiero mem ne estas rekte legebla de homo, ĝi estas en kodita formo magneta, elektra aŭ lumdiska.

Bitlibro
book distribution format • digital media format vd
Dum 1971 - nekonata/nuntempe
Partoprenanta paĝo vd
vdr
Elektronika legilo Amazon Kindle de la tria generacio, montranta la bitlibron «Moby-Dick».

Alternativaj nomoj redakti

Oni ankaŭ uzas la paŭsaĵojn de terminoj nacilingvaj: E-libro, elektronika libroretlibro[noto 1]. En tiuj terminoj «elektronika» estas preskaŭ sinonimo de komputile legebla, kie la nocio komputilo inkluzivas ankaŭ aparatojn speciale faritajn por videbligi tekston konservitan kiel dosiero sur datumportilo.

Do, bitlibro ne estas io elektronika, ĝi estas dosiero por kies kreo kaj uzo necesas aparatoj elektronikaj: komputilo por krei; surtabla komputilo, platkomputilo, poŝtelefono aŭ speciala elektronika librolegilo (kia ekz-e Amazon Kindle) por legi. Ĝuste por la laste menciita elektronika legilo konvenas la termino elektronika libro (kaj efektive ĝi estas uzata nacilingve ankaŭ por tiaj aparatoj).

Konsisto redakti

Bitlibro ebligas samtempan prezenton ne nur de teksto kaj senmovaj bildoj, sed ankaŭ eventuale de sono kaj filmo, kaj tiel plivastigas la uzokampon de la klasika medio "libro". Grava novaĵo en komputile legebla dokumento estas la ebliĝo de intertekstaj kaj interdosieraj ligoj (tuj konsulteblaj referencoj): tiel estiĝas hiperteksto.

Se la teksto de la bitlibro estas en simpla tekstodosiero (iom tro simple esprimite: enhavanta nur literojn), ĝi estas plej ofte nomata e-teksto. La tekston de bitlibro ofte akompanas metadatumoj, t.e. informoj bibliografiaj kaj pri la enhavo.

Disponigo redakti

La dosierformoj kaj la tuta teĥniko de bitlibroj estas evoluantaj, same la komerca ekspluatado de la nova komunika medio rapide trovadas novajn formojn.

Bitlibro povas esti eldonita por disdono sur preskaŭ kia ajn datumporta medio: lumdiskoj, magnetaj disketoj, interrete konektitaj datumbankoj kun tuj legebla aŭ elŝutebla enhavo, ktp. Oni povas diri ke la tuta Vikipedio estas granda bitlibro.

Legiloj redakti

Aparato necesas por legi aŭ presi bitlibron. Kun aldono de taŭgaj programaroj komputilo aŭ lerta poŝtelefono povas servi kiel legilo. Enmerkatiĝis ankaŭ specialaj poŝlegiloj, kombinaantaj sufiĉe grandan kaj distingivan ekranon kun bona portebleco. Vd «elektronika librolegilo».

Bitlibraj dosierformoj redakti

La formo de la dosieroj, en kiuj prezentiĝas bitlibro, povas esti mallibera, posedata de iu kompanio kaj ekzemple kreebla kaj deĉifrebla nur per ties programo, eventuale eĉ nur per ties aparato. Aŭ ĝi povas esti malfermita kaj libera, farita laŭ publika normo.

azw
Dosierformo por bitlibroj posedata de firmao Amazon, por Kindle-legiloj.
dosierfinaĵo: .azw
chm
Dosierformo por bitlibroj, baze html-a, origine kreita por programaj helpo-dosieroj por Vindozo.
dosierfinaĵo: .chm
epub
Dosierformo por bitlibroj, baze xhtml-a.
dosierfinaĵo: .epub
fictionbook
Dosierformo por bitlibroj, baze xml-a.
dosierfinaĵo: .fb2
mobipoketo
Dosierformo por bitlibroj, kreita de la firmao Mobipocket, poste aĉetita de Amazon.
en: Mobipocket
dosierfinaĵo: .mobi .prc
PDF
"Portebla dokumentformo", dosierformo por preseblaj dokumentoj, kreita de la firmao Adobe.
en: portable document format
dosierfinaĵo: .pdf
PRC/MOBI
= mobipoketo

Bitlibraj programoj redakti

Ĉapeligaj programoj redakti

Ĉapelanto: kromprogramo de firmao Micropraxis por vidigo de ĉapelaj literoj en Palm-poŝkomputiloj.

Ĉapelisto: kromprogramo de la retumilo Fajrovulpo (Firefox) por tuja konverto de paĝoj de x-literumo al ĉapela literumo.

Organizoprogramoj redakti

GooReader: organizilo por libroj kaj gazetoj el Guglo Libroj (Google Books)

iBooks: organizilo de Bitlibroj por iPad-legilo aŭ iPhone-telefono.

ibis reader: organizilo kaj legilo de epub-libroj.

iTunes: organizilo de muzikaĵoj kaj bitlibroj.

Kalibro: senpaga organizilo de e-libraro (anglalingve: calibre).

LovelyReader: organizilo kaj legilo de epub-libroj.

Stanza: organizilo kaj legilo de epub kaj pdf-libroj.

Legoprogramoj redakti

ADE: programo de firmao Adobe por lego de bitlibroj en formoj epub, flash, pdf (anglalingve: Adobe Digital Editions).

Aldiko: Bitlibra legilo por poŝtelefonoj kun Android.

Bookworm: senpaga programo de firmao Oreilly por lego de epub-libroj.

eBook Reader: kromprogramo de la retumilo Opero (Opera) por lego de epub-libroj.

EPUBReader: kromprogramo de la retumilo Fajrovulpo (Firefox) por lego de epub-libroj.

FBreader: senpaga programo por lego de bitlibroj en formoj epub, fictionbook, plucker, mobipoketo.

Mobipocket eBook Reader: senpaga programo por lego de mobipoket-libroj.

Redakto- kaj kontroloprogramoj redakti

Atlantis: redaktilo de epub-dokumentoj.

EpubCheck: senpaga programo kontrolanta la konformecon de dosiero al formo epub.

FlightCrew: libera programo kontrolanta la konformecon de dosiero al formo epub.

Mobipocket Creator: senpaga redaktilo de mobipoket-libroj.

Sigil: senpaga redaktilo de epub-dokumentoj.

Notoj redakti

  1. Ĝi estas malrekomendata, ekzemple de Vivo

Bitlibroj en Esperanto redakti


Literaturo redakti