Bixad (Covasna)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bixad |
Bixad [biksad] (hungare: Sepsibükkszád ŝepŝibuksad) estas vilaĝo kaj komunuma sidejo en Rumanio laŭ la Olt 27 km norde de Sfântu Gheorghe. Administre ĝi iam apartenis al Malnaș, sed ekde 2004 estas aparta komunumo.
Bixad | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Covasna | ||
Alinome | Sepsibükkszád (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Háromszék | ||
Situo | 46° 6′ N, 25° 52′ O (mapo)46.10166666666725.860555555556Koordinatoj: 46° 6′ N, 25° 52′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 663 m | ||
Poŝtkodo | 527116 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 1.942 (en 2009) | ||
– vilaĝo | 1.811 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 64522 (kom: 65121) | ||
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi havis 1971 loĝantojn (hungaroj), en 1992 1883 (99 % da hungaroj).
En la censo de 2002 la 1.811 loĝantoj deklaris jenajn etnecojn[1] kaj preferatajn lingvojn[2]:
Etneco | Nombro | Elcentaĵoj |
---|---|---|
hungaroj | 1.765 | 97,4 % |
romaoj | 25 | 1,4 % |
rumanoj | 21 | 1,2 % |
Lingvo | Nombro | Elcentaĵoj |
---|---|---|
hungara | 1.779 | 98,2 % |
rumana | 19 | 1,1 % |
cigana | 13 | 0,7 % |
Historio redakti
Ĝia unua skriba mencio estis en 1648. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Háromszék vármegye).
Fonto redakti
- ↑ Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2013-01-03.
- ↑ Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2013-01-03.
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Renomaj personoj redakti
- Tibor Kádár (19-a de junio 1919 – Cluj, 2-a de septembro 1962): pentristo.
- Antal Németh (n. 9-a de majo 1933): skulptisto.
- István Sovánka (Liptószentmiklós, 1858 – 23-a de februaro 1944): skulptisto, vitroartisto.
Eksteraj ligiloj redakti
-
Bixad kaj Malnaș en la distrikto
-
Blazono de Bixad