Bizanca kalendaro

Bizanca kalendaro estas unu de la tipoj de kalendaro ekzistantaj, derivita de la Julia kalendaro. La nomo rilatas al la fakto ke ĝi estis uzata dum la tuta daŭro de la jarmila Bizanca Imperio. Ĝi estis establita de Konstanteno la Granda en la jaro 312 de la kristana erao.[1]

Bizanca mozaiko de la Katedralo de Monrealo kiu reprezentas la kreadon de Adamo, kiun la Biblio datigas en la sesa tago de la mondokreo, okazo uzita por la establado de la komenco de la kalkulo de tiu kalendaro.

La bizanca kalendaro derivis el la Julia kalendaro, en uzado en la Romia Imperio, diference nur per la dato de komenco de la jaro kaj la numerigo de la jaroj; krome oni establis periodon de dek kvin jaroj. La jaro ekis la tagon 1-a de septembro (notindas ke ankoraŭ en la aktualo en Sardio la monato de septembro estas nomata Cabudanni -"jarkapo"-, klara okazo de kultura heredo de la bizanca dominado de la insulo), kaj finis en la 31-a de aŭgusto.

La numerigo de la jaroj estis komencita en la jaro ĉirkaŭkalkulita por la mondokreado (Anno Mundi en latina, ἔτος κόσμου Εtos Kosmou en greka), kiu laŭ Panodoro de Aleksandrio (nome la bizanca saĝulo kiu kalkulis tion tra unu de la eblaj interpretoj de la biblia kronologio)[2] okazis en la 1a de septembro de la jaro 5509 a.K., de la nomita antioka eraoaleksandria erao.

Notoj redakti

  1. Rivista sui Paleologi, p. 93
  2. Mercer Dictionary of the Bible, Chronology. Fonto citita en en:Chronology of the Bible