Björn Borg (Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas legenda sveda tenisisto. Li naskiĝis la  6-an de junio 1956(nun 1956-06-06) en Stokholmo, Svedio, do nun estas 67-jara. Inter la la jaro 1973 kaj 1982 li estis tenisa profesiulo.

Björn Borg
Persona informo
Naskiĝo 6-an de junio 1956 (1956-06-06) (67-jaraĝa)
en Stokholmo
Lingvoj sveda
Loĝloko StokholmoMonakoMontekarlo
Ŝtataneco Svedio
Familio
Edz(in)o Mariana Simionescu • Loredana Bertè
Amkunulo Jannike Björling • Helena Anliot
Infanoj Leo Borg • Robin Borg
Okupo
Okupo tenisisto • tenisisto
vdr
Björn Borg en 2011

En tiu relative mallonga kariero li unuope gajnis 62 internaciajn turnirojn, inter ili 11 el la serio de Granda Ŝlemo. Li inter la jaroj 1976 kaj 1980 kvinfoje unu post la alia gajnis la Britian Malferman Turniron de Wimbledon, kaj ses fojojn gajnis la Francian Malferman Turniron. Krom tiuj unuopaj sukcesoj, li interalie en 1975 kun la sveda nacia teamo gajnis la Davisan Pokalon por sia lando. En 1979 kaj 1980 li estis la senkonkurence plej bona tenisisto tutmonde. Pro siaj sukcesoj li konsideriĝas la elstara tenisisto ĉirkaŭ la jaro 1980, kaj entute unu el la plej bonaj sportistoj en la historio de Teniso. Li estis dekstramana, kaj enkondukis novan teknikon bati la pilkojn maldekstre de si per ambaŭmana premo de la rakedo, kiu donis al la batoj apartan forton. En la lasta kvarono de la 20-a jarcento tiu tekniko estis kopiita de tre multaj plenkreskaj kaj infanaj, profesiaj kaj hobiaj tenisistoj.

Björn Borg loĝas en Montekarlo, Monako.

Eksteraj ligiloj redakti