Björn Höcke

germana politikisto

Björn HÖCKE (naskiĝinta la 1-an de aprilo 1972 en Lünen) estas germana instruisto kaj politikisto. Li gvidas la turingian filion de la dekstra partio Alternativo por Germanio.

Björn Höcke
Persona informo
Björn Höcke
Naskiĝo 1-an de aprilo 1972 (1972-04-01) (52-jaraĝa)
en Lünen, Nordrejn-Vestfalio,  Germanio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Bonna universitatoUniversitato de GießenUniversitato de Marburg vd
Partio Alternativo por Germanio vd
Profesio
Alia nomo Landolf Ladig vd
Okupo instruistopolitikisto • gvidanto de parlamenta grupo vd
Aktiva en Erfurto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Post la abiturienta ekzameno trapasita en 1991 li soldatis ĝis 1992. Poste li studis ĝis 1998 en Bonno, Gießen kaj Marburg la fakojn historio kaj sporto por instruadlicenco en gimnazioj. La unua ŝtatekzameno faritis en 2001, la dua inter 2003-05. Höcke krome studis lernejan manaĝeradon en kiu fako li krome magistriĝis.

Inter 1999-2014 li deĵoris ĉe diversaj lernejoj en Heslando, lasttempe en Bad Sooden-Allendorf. Aktuale li vivas en Bornhagen.

Politikista kariero redakti

Ekde 2014 li apartenas al la Turingia Landa Parlamento. Jen liaj plej gravaj funkcioj publike:

  • ekde aŭgusto 2013: landa porparolanto por la partio politika Alternativo por Germanio (kune kun Stefan Möller)
  • ekde novembro 2013: unua distriktestro de la menciita partio por la distriktaro Nordhausen-Eichsfeld-Mühlhausen
  • membro ĉe Turingia Landa Centralo pri politika klerigo
  • membro de la konvento de la Turingia Institucio pri amaskomunikiloj

Eksteraj ligiloj redakti