Björn Jónsson (naskiĝis la 8-an de oktobro 1846, mortis la 24-an de novembro 1912) estis islanda redaktoro kaj politikisto. Li estis la dua Islandministro.

Björn Jónsson
Björn Jónsson
Björn Jónsson
Persona informo
Björn Jónsson
Naskiĝo 8-a de oktobro 1846
en Islando Islando
Morto 24-a de novembro 1912
Lingvoj islanda vd
Ŝtataneco Islando vd
Partio Sendependecpartio
Familio
Infanoj Sveinn Björnsson vd
Profesio
Okupo politikistoĵurnalisto vd
Islandministro
Dum 31-a de marto 190914-a de marto 1911
Antaŭulo Hannes Hafstein
Sekvanto Kristján Jónsson
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Björn.

Björn Jónsson fondis la gazeton Ísafold en 1874. Li estis aktiva politike kaj kontraŭis ministron Hannes Hafstein komence de la 20-a jarcento. Kiel redaktoro de influhava gazeto kaj politikisto li estis unu de la plej prominentaj kritikistoj de la provizora traktato kion faris Hannes kaj sia Hejmrega partio kun la dana reĝo en 1909. Björn ĉefe kritikis ke laŭ la traktato Islando, kiu tiutempe estis parto de Danlando, tute dependis je Danio rilate al eksteraj aferoj.

La Sendependecpartio venkis en la parlamentelektadon en 1909, kaj Björn estis Islandministro dum du jaroj.

Dum li estis ministro, li maldungis la plej altajn oficistojn de ŝtata banko pro dubindaj kialoj. Inter la maldungitaj oficistoj estis sia sampartiano kaj parlamentano Kristján Jónsson. Sekve 1911 la parlamento kunsentis mocio de demisio kontraŭ Björn, kaj Kristján Jónsson iĝis sia posteulo.

Sveinn Björnsson, la unua prezidanto de Islando, estis filo de Björn Jónsson.

Eksteraj ligiloj redakti