La provinco Bjelovar-Bilogora - kroate plennome Bjelovarsko-bilogorska županija - estas unu el la provincoj de Kroatio. En 2011 ĝi havis 119 764 loĝantojn.

Bjelovar-Bilogora
Bjelovarsko-bilogorska županija
Mapo
Bjelovar-Bilogora
Pliaj informoj
Sidejo: Bjelovar
Areo: 2 652 km²
Loĝantaro: (2001) 133 084
ISO 3166-2: HR-07
Telefona antaŭkodo: +385 043
Estro (župan): Miroslav Čačija
Oficiala retejo: www.bzz.hr
vdr

Surfaco: 2652 kvadrataj kilometroj.

La provinca ĉefurbo Bjelovar en 2011 havis 40 276 loĝantojn.

Aliaj urboj: Daruvar (11,6 mil), Garešnica/Gareŝnica (10,4 mil), Grubišno Polje/Grubiŝno Polje (6,4 mil), Čazma/Ĉazma (8,0 mil).

La provinco situas en la orienta parto de centra Kroatio. Ĝi konsistas de kvar partoj: monteta parto de monto Bilogora (norde kaj nordoriente), randaj teritorioj de montoj Papuk kaj Ravna gora (oriente), monto Moslavačka gora/Moslavaĉka gora (okcidente kaj sude) kaj la valoj de riveroj Česma/Ĉesma kaj Ilova (okcidente kaj sude).

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.