Blaise COMPAORÉ (n. la 3an de februaro 1951 en Vagaduguo, Franca Supra Volto, hodiaŭ Burkino) estis prezidento de la okcidentafrika ŝtato Burkino ekde 1987 ĝis 2014.

Blaise Compaoré
Persona informo
Blaise Compaoré
Naskiĝo 3-an de februaro 1951 (1951-02-03) (73-jaraĝa)
en Vagaduguo
Religio katolikismo vd
Lingvoj mosiafranca vd
Ŝtataneco Supra VoltalandoBurkinoEbur-Bordo vd
Partio Congress for Democracy and Progress • Union of Burkinabé Communists • Organization for Popular Democracy – Labour Movement vd
Familio
Edz(in)o Chantal Compaoré vd
Profesio
Okupo politikistoŝtatreprezentanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Militista Edukado redakti

Compaoré vivis dum sia infaneco en Ziniaré nordokcidente de la ĉefurbo Vagaduguo. Tie li ankaŭ vizitis la lernejon kaj faris la abituran ekzamenon. Poste li komencis militistan edukadon en Kameruno kaj li daŭrigis en Francio kaj Maroko. En 1982 li fariĝis kapitano de la armeo de Supra Voltao.

Revolucio de Sankara redakti

Kiel akompananto kaj amiko de Thomas Sankara, Compaoré apartenis al grupo de oficiroj, kiuj puĉis kontraŭ Jean-Baptiste Ouédraogo je la 4a de aŭgusto de 1983. En la postaj jaroj li okupis diversajn ministrajn postenojn.

1987: Prezidantiĝo de Compaoré redakti

Pro la argumento ke Sankara faris pli kaj pli strangajn decidojn Compaoré organizis puĉon en 1987 kontraŭ Sankara, kiun oni mortigis dume. En Burkino oni parolas pri ĝustigo de la revolucio de 1983.

Je la 15a de oktobro 1987 Blaise Compaoré fariĝis la sesa prezidanto de Burkino. En 1991 la popolo decidis per referendumo pri la nova konstitucio de la lando, kiun li Compaoré iniciatis. Samtempe la popolo akceptis al Comaoré en balotoj, kiujn tamen la opozicio bojkotis. En 1998 denove okazis balotoj kaj oni akceptis lin por pliaj sep jaroj.

Prezidantaj balotoj en 2005 redakti

Ŝanĝo de la konstitucio en 2000 limigis la oficperiodon de la prezidanto al du periodoj de kvin jaroj. Favore al nova kandidatiĝo de Compaoré oni argumentis ke la du antaŭaj oficperiodoj (dufoje 7 jaroj) okazis antaŭ la ŝanĝo de la konstitucio.

Ĉe la balotoj je la 13a de novembro 2005 li atingis en la unua balotrondo ĉirkaŭ 80% de la voĉoj. Neniu de la aliaj 11 kandidatoj atingis pli ol 5 % de la voĉoj. Oni diris ke entute partoprenis 57,5% de la voĉdonrajtaj personoj. Temis pri la unuaj balotoj, kiujn partoprenis la tuta opozicio, do la nuna oficperiodo estas la unua demokratie decidita oficperiodo.

Demisio redakti

En oktobro 2014, proponata plilongigo de lia oficperiodo kaŭzis grandaj manifestacioj, kaj li demisiis je la 31a de oktobro 2014. La vicestro de la prezidenta gvardio, Isaac Zida, ekregis, sed la Afrika Unio konsideris ĉi tiu ago kiel kontraŭkonstitucia kaj postulis ke ankaŭ li demisiu ene de du semajnoj.

Eksteraj ligiloj redakti