Blanice (alfluanto de Otava)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Blanice

Blanice estas rivero en Ĉeĥio, situanta en Sudbohemia regiono. Ĝi fontas ĉe la iama vilaĝo Zlatá ves 972 metrojn super la marnivelo. Ĝi enfluas la riveron Otava ĉe la la vilaĝo Putim en alteco 362 m s.m. Ĝia longeco estas 93.3 km, estas sur ĝi konstruita valbaraĵo de Husinec.

Blanice en la naturrezervejo Na soutoku
Kunfluo de Otava kaj Blanice